Michoacán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Situo en Meksiko

Michoacán [miĉŭaKAN] (Esperantigite : Miĉoakano) estas unu el la 32 federaciaj subŝtatoj de Meksiko, ĉe Pacifiko. Ĝia plena nomo estas Estado Libre y Soberano de Michoacán de Ocampo (libera kaj suverena ŝtato de Miĉoakano de Okampo). Ĝi estas apud ŝtatoj de Colima kaj Jalisco al nordoesto, al nordo limigas kun Guanajuato kaj Queretaro, al oriento kun ŝtato de Mexico kaj al sudo kun Guerrero.

Ĝi havas areon de 59,928 km² kaj loĝantaron de 4 351 037. Ĝi dividiĝas en 113 komunumojn (municipojn). Vidu la Liston de komunumoj de Michoacan. Ĝia ĉefurbo nomiĝas Morelia. La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-MIC".

En la kolonia tempo la provinco estis parto de Nueva Galicia (Nov-Galegio). Ĝia nuna nomo devenas el la purepeĉa lingvo; "Miĉamakŭan" (fiŝkaptista ejo) estis unu el la kvar provincoj de la purepeĉa (aŭ taraska) regno. Plej konata restaĵo de tiu regno estas la ruinoj de Tzintzuntzán, la tiama ĉefurbo. Naturaj vidindaĵoj de la regiono estas vulkano Paricutin kaj lago Pátzcuaro.

La provinco estas dominata de agrokulturo kaj estas signifa produktanto de avokadoj, sed ankaŭ de kikeroj kaj aliaj fruktoj kaj legomoj. Krome ekzistas bestobredado kaj minado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de Michoacan estis estudita per arkeologiaj restajxoj kaj aliaj historiaj rimedoj, kiel la verko literatura Relacion de Michoacan skribita en 1542.

Epoko Prekolonia[redakti | redakti fonton]

En la XIV jarcento la Irecha (" cxefo de multaj popoloj ; " Caltzontzin en naŭatla lingvo) Tariácuri ( "sacerdoto de Vento ") , submetitaj al diversaj grupoj en la nomo de Dio Kurikaueri kaj sukcesis firmigi la politika, socia kaj religia statuso en iliaj regadoj. Kiam li mortis, gxi dividis lian regadoj en tri domajnoj :

  • Pasquaro ( Pátzcuaro , kiel aktuale skribita , la nomo kiu aperas sur la Listo de Michoacán estas Tzacapu - Hamucutin - Pasquaro ", la loko kie la ŝtonoj ĉe la enirejo al kie la nigraj blokoj estas " tiel mitologie estas konata kiel " La Pordo de la Ĉielo ") , kiu ricevis sian filon Hiquíngare .
  • Coyuacan , naŭatla - Ihuatzio en michuaque - lingvo ( "loko de kojotoj "), al sia nevo Hiripan kaj
  • Tsintsintzan ( Tzintzuntzan hodiaŭ - "la loko kie la templo estas sendito dio kolibro" -) , alian el siaj nevoj , Tangaxuán.

Kiam la mexica , ordonante Axayácatl provis invadi Michoacán, la tri domajnoj kombinis por protekti sub la komando de la cxefo de Tzintzuntzan , Tzitzispandácuare , filo de Tangaxuán I kaj ili sukcesis venki la Mexica popoloj.

Ĉe la alveno de la hispanoj en Tenochtitlan , estis Irecha Zuanga , Tzitzispandácuare filo, kiu okazis Tangaxuán II , lasta reĝo de la michhuaques aŭ P'urhépecha .

Hispana Kolonia[redakti | redakti fonton]

Sendependeco Milito[redakti | redakti fonton]

La sendependeco milito komencis en Michoacan kun la intevjuo de Miguel Hidalgo kaj Jose Maria Morelos en la urbo de Charo, 20 de oktoboro de 1810. Hidalgo instruita Morelos fari la revolution al sudo de Mexico, preni cxeurbojn, preni la havenon de Acapulco.

Sendependeco Mexico[redakti | redakti fonton]

En Michoacan, la sendependeco milito finitis kun la preno de la cxefurbo Valladolid, por Agustin de Iturbide la 22 de majo de 1821.

Vasko de Kiroga[redakti | redakti fonton]

Dum la 16-a jarcento la episkopo Vasco de Quiroga, cele savi la lokajn indianojn de tuta ekstermo far la hispanoj, tie kreis Hospital de la Santa Fe, kiu estis unua formo de utopisocialismma (sed tie tre reala) komunumo, inspirita de la verko de Thomas More, kaj forte kaj daŭre (ĝis nun) kontribuis al la disvolviĝo de lokaj metiartoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]