Colima

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geografio > Ameriko > Meksiko > Colima < provinco


Colima [koLIma] estas malgranda provinco de Meksiko kun samnoma ĉefurbo. Ĝi situas okcidente ĉe Pacifiko. Ĝi havas areon de 5.400 km² kaj loĝantaron de iom pli ol 0,5 milionoj. Ĝi dividiĝas en 10 komunumojn (municipoj); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Colima. Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-COL".

En la provinco troviĝas la vulkano Colima, la plej aktiva vulkano de Meksiko.

La nomo de la provinco, la urbo kaj la vulkano devenas el la navatla lingvo kaj honoras mitan antaŭkonkeran militiston tiunoman.

Eksteraj ligiloj[redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retejo

Vidu ankaŭ[redakti]

Kolima