Querétaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Querétaro en Meksiko

Querétaro [keREtaro] (esperantigite : Keretaro) estas federacia subŝtato de Meksiko, situanta centre de la lando. Ĝia oficiala nomo estas Estado Libre y Soberano de Querétaro de Arteaga ("libera kaj suverena ŝtato de Keretaro de Arteaga").

Ĝi estas aree relative malgranda provinco kun iom pli ol 10.000 km². Ĝia ĉefurbo estas Santiago de Querétaro. La loĝantaro de la provinco estas ĉ. 1,6 milionoj. Ĝi konsistas el 18 komunumoj ("municipoj"); vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Querétaro.

Ĝia kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-QUE".

La meza enspezo de la provinco estas la dua plej alta de Meksiko, la vivnivelo estas konsiderata tre alta.

La historia centro de la urbo Santiago de Queretaro estas monda heredaĵo (1996, UNESKO)

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

En la ŝtato ekzistas grupo, nomita Esperétaro, kiun apartenas ĉirkaŭ dudekkvin homoj, sed la plimulto estas lernantoj. Esperanto parolantoj estas ses, kiuj fondis la grupon.

Kelkaj aranĝoj okazis de Esperétaro, i.a. Esperantaj kafejumadoj, Esperantaj semajnfinoj, kaj ĉijare, 2012, la nacia kongreso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]