Guanajuato

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blazono de Guanajuato

Guanajuato [gŭanaĥŭato] ( Esperantigite : Gvanaĥŭato ) estas provinco (subŝtato) de Meksiko, en kies centro ĝi situas.

Ĝia nomo en la purepeĉa lingvo signifas "rana montejo". Ĝi havas areon de 30.000 km² kaj loĝantaron de 4,7 milionoj, t. e. pli ol 150 homoj/km².

Ĝi dividiĝas en 46 (Listo de la komunumoj de Guanajuato) komunumojn (municipojn), kaj ĝia ĉefurbo same nomiĝas Guanajuato.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-GUA".

Geografie la provinco dividiĝas en tri partojn, la montaro "Sierra de Guanajuato" kaj la regionojn norde kaj sude de ĝi. La suda regiono nomiĝas Bajío [ŭaĥio] kaj estas konata pro sia fekundeco, dankinda al la relative alta pluvokvanto de 700 mm/jaro. Ĝi estas konata ankaŭ kiel bastiono de konservema katolikismo. Ĝia ekonomia kresko estas inter la plej altaj de Meksiko.

La eksprezidento Vicente Fox Quesada venas de Guanajuato kaj iam estis ties provincestro.

Bildgalerio [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Oficiala retejo de la subŝtata registaro (hispane)
Ekstera ligilo    Guanajuato en Línea (neoficiala retejo) (hispane)