Zacatecas

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
http://upload.wikimedia.org/wikipedia/de/c/c1/Zacatecas_in_Mexiko.png

geografio > Ameriko > Meksiko > Zacatecas < provinco


Zacatecas [sakaTEkas] estas provinco en la nordo de Meksiko. Ĝi havas tre neregulan formon kun longa landlimo, kiu tuŝas ok aliajn provincojn: Coahuila, San Luis Potosí, Aguascalientes, Jalisco, Durango, Nayarit, Nuevo León. Guanajuato. (La limo al Nayarit tamen longas nur kelkajn kilometrojn, kaj tiuj al Nuevo Leon kaj Guanajuato estas nur "kvarlandaj punktoj".)

La provinco situas en la centra altebenaĵa parto de la lando kaj havas mezan altecon de pli ol 2000 metroj super marnivelo. Iam ĝia tuta ekonomio baziĝis sur la minado de arĝento, poste ankaŭ kupro, kaj ĉiuj signifaj urboj ekestis ĉe minejoj.

La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2:MX estas "MX-ZAC". Ĝi havas 57 komunumojn (municipojn), areon de ĉ. 73.000 km² kaj loĝantaron de 1,4 milionoj. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Zacatecas.

[redaktu] Ekstera ligo

•  Oficiala retejo


 
Provincoj (subŝtatoj) de Meksiko
Meksika flago
Aguascalientes | Baja California | Baja California Sur | Campeche | Chiapas | Chihuahua | Coahuila | Colima | Durango | Guanajuato | Guerrero | Hidalgo | Jalisco | Jukatanio | Estado de México | Michoacán | Morelos | Nayarit | Nuevo León | Oaxaca | Puebla | Querétaro | Quintana Roo | San Luis Potosí | Sinaloa | Sonora | Tabasco | Tamaulipas | Tlaxcala | Veracruz | Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)