Chiapas

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Chiapas [ĈJApas] estas la plej suda provinco (subŝtato) de Meksiko. Sudoriente ĝi limas al Gvatemalo. Entute Chiapas konsistas el 118 komunumoj (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Chiapas).

Ĝi havas areon de preskaŭ 74.000 km² kaj loĝantaron de ĉ. 4 milionoj. Ĝia ĉefurbo estas Tuxtla Gutiérrez; alia grava urbo estas San Cristóbal de las Casas.

La provinca kodo laŭ ISO 3166-2 estas "MX-CHP".

Chiapas de 1994 konatiĝis interalie pro la ribelo de EZLN, la Zapatana Armeo de Nacia Liberigo (hispane: Ejército Zapatista de Liberación Nacional).

En la orienta parto de Chiapas estas la okcidenta parto de Selva Lacandona (la orienta parto apartenas al Gvatemalo), pluvarbaro, kie dum kelkaj jarcentoj vivis izolite la malplej asimiliĝintaj el la majaoj, la lakandonoj. En la montoj, parto de Sierra Madre del Sur, vivas aliaj majaaj popoloj, ekzemple cociloj, celtaloj kaj ĉoloj.

[redakti] Ekstera ligo

·  Oficiala retejo