Centramerikaj miksaj koniferaroj
La Centramerikaj miksaj koniferaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Centramerika ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome la ekoregiono apartenas al Tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj de Centrameriko kaj suda Meksiko. Ĝi ankaŭ estas unu el la koniferarbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas kunmetitan Tutmondaj 200-ekoregionon, nome la Centramerikaj pinaroj-kverkaroj.
[redakti] Priskribo
La Centramerikaj miksaj koniferaroj okupas areon de 111 400 kvadratajn kilometrojn, etendiĝante laŭlonge de la montara spino de Centrameriko, kurante ekde Ĉiapasa Sierra Madre en la meksika subŝtato de Ĉiapaso tra la altaĵoj de Gvatemalo, Salvadoro, kaj Honduras ĝis centra Nikaragvo.
La miksaj koniferaroj troviĝas super altitude de 600 metroj, kaj estas ĉirkaŭataj je pli malaltaj situoj de subtropikaj humidaj kaj sekaj arbaroj.
[redakti] Flaŭro
La Centramerikaj miksaj koniferaroj konsistas el multaj specioj kiuj estas karakterizaj de mezvarma Nordameriko, inkluzive kverkoj (Quercus spp.), pinoj (Pinus spp.), abioj (Abies spp.), kaj cipresoj (Cupressus spp.).
[redakti] Referencoj kaj eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |