Balsasaj sekaj arbaroj
La balsasaj sekaj arbaroj estas ekoregiono el la centramerika ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de suda Meksiko. Temas ankaŭ pri unu el la sek-arbaraj ekoregionoj kiuj kune konstituas tutmondaj 200-unuon, nome la "meksikaj sekaj arbaroj".
Enhavo |
Priskribo [redakti]
La balsasaj sekaj arbaroj okupas la basenon de Balsaso. Le ekoregiono kovras areon de 62 400 kvadrataj kilometroj, etendiĝante tra partoj de la subŝtatoj de Miĉoakano, Gerero, Meksikŝtato, Moreloso, Pŭeblo, kaj Oaĥako. La Balsasa Valo, kaj la balsasaj sekaj arbaroj, etendiĝas orienten kaj okcidenten inter la ĉenoj de Sierra Nevada norde kaj Suda Sierra Madre sude. La ĉirkauantaj montaroj portas pinajn kaj kverkajn arbarojn : la pinarojn-kverkarojn de Sierra Nevada en la nordo kaj nordokcidento, la pinarojn-kverkarojn de Suda Sierra Madre en la sudo kaj la pinarojn-kverkarojn de Oaĥaka Sierra Madre en la oriento. La kserofitara ekoregiono de tehuakan-valaj arbustaroj troviĝas nordoriente. La balsasaj sekaj arbaroj limtuŝas la marbordajn sud-pacifikajn sekajn arbarojn kie la ekoregiono trairas al Suda Sierra Madre je sia vojo al Pacifika Oceano.
Klimato [redakti]
La klimato de la Balsasaj sekaj arbaroj estas tropika kaj subhumida. Precipitaĵo estas malpli ol 120 centimetrojn jare kaj sezone, kun seka sezono kiu povas daŭri ĝis ok monatoj.
Vidu ankaŭ [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
Referencoj kaj eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Geografio |
- angle Ekoregiono NT0205 : Balsasaj sekaj arbaroj (WWF)
- angle Balsasaj sekajarbaroj (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Balsasaj sekaj arbaroj (The Encyclopedia of Earth)
- angle Balsasaj sekaj arbaroj (Globalspecies)
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Balsas dry forests
- angle Tutmondaj 200; numero 56 : Meksikaj sekaj arbaroj (WWF)
|
||||