Peruaj jungaoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pejzaĝo de Akvofalo Gocta.

La peruaj jungaoj estas tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj kiuj etendiĝas ĉefe laŭlonge de la orientaj flankoj de Andoj en Peruo ekde la valo de Maranjono ĝis Inambari-Rivero. Tiu ĉi konstituas la limon inter la peruaj jungaoj kaj la boliviaj jungaoj ĉar la jungaoj norden kaj suden de la rivero havas diferencajn ekologiajn karakterizaĵojn. La du jungaoj konstituas tutmondaj 200-unuon, kiu nomiĝas "centr-andaj jungaoj". La peruaj jungaoj ankaŭ situas en la biodiverseco-varmpunkto Tropikaj Andoj laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Vegetaĵaro de Peruo. Blue : nubarbaroj.

La ekoregiono troviĝas ekskluzive en Peruo kaj okupas areon de 188 735 km2 [1]. La klimato varias ekde mezvarma ĝis tropika kun fortaj pluvoj kiuj povas superi 6000 milimetrojn jare kaj malpliiĝas inter majo kaj aŭgusto. Je altitudoj super 2500 metroj, averaĝaj temperaturoj varias inter 6 kaj 12 °C ( en la norda sekcio ) kaj inter 8 kaj 22° C ( en la suda sekcio ). En malaltaj areoj, la averaĝa temperaturo estas 25° C. La ekoregiono plejparte troviĝas en la montara regiono kiu iras paralele al orienta montarĉeno de Andoj. Ĝi primare konsistas el mezozoikaj-kenozoikaj sedimentoj. Plimulto de la grundoj estas acidaj, malmulte disvolviĝitaj, kaj neprofundaj kun diversa litologio surbaze de sedimentaj petroj. Aluviaj grundoj superregas en la pejzaĝo [2]. Ĝi havas kompleksan orografion kies komponantoj inkluzivas montaran surfacon plene de klifoj, krestoj, deklivoj kaj valoj, kun kruta kaj tre dispecetigita topografio.

Vegetaĵaro [redakti]

La ekoregiono ampleksas montarbarojn kun pli ol 3000 plantospecioj kaj pli ol 200 specioj de vertebruloj. Estas minimume 200 orkidospecioj (kiaj la genroj Epidendrum kaj Maxilar). Sub 3500 metroj, oni trovas la tiel nomatajn nubarbarojn kie ĉeestas Chusquea-bambuoj kaj arbaj filikoj (Cyathea spp.) [3]. Sub 2700 metroj, la arbaro estiĝas pli specioriĉa, kun ekzemple Cedrela kaj parencoj de papajo (Carica spp). Super 3500 metroj, estas arbustaroj kaj humidaj rokaj veprejoj kune kun arbaroj de podokarpo (Podocarpus) [4]).

Stato de konservado [redakti]

La ekoregiono estas kvazaŭ krize endanĝerigita [5] kaŭze de migra kampokultivado, kokao-kultivado, senarbarigo, selekta arbarekspluatado kaj iompostioma urbanizado.

Referencoj [redakti]

  1. Roca, R. 1996
  2. Rodríguez, L. 1996
  3. Ferreyra, R. 1988
  4. Weberbauer, A. 1945, INRENA, 2000
  5. Roca R. 1996

Bibliografio [redakti]

  • hispane Instituto Geográfico Nacional. 1987 : Ecoregiones del Peru. Map 1:5,000,000. Atlas del Peru, Lima, Peru.
  • hispane Roca, R. ; Adkins, L. et al. 1996 : Wings from Afar; An Ecoregional Approach to Conservation of Neotropical Migratory Birds in South America.
  • hispane Rodríguez, L.1996 : Diversidad Biológica del Perú: Zonas Prioritarias para su Conservación, Proyecto Fanpe GTZ-INRENA, Lima.
  • hispane Weberbauer, A. 1945 :: El mundo vegetal de los Andes Peruanos: Estudio Fitogeográfico. Lima.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio