Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero estas ekoregiono el la Nord-anda ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Biome ĝi apartenas al la Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de nordaj Andoj, nome Reĝa Kordilero. La ekoregiono estas parto de la Tutmondaj 200-unuo Nord-andaj montarbaroj.

Enhavo

Priskribo [redakti]

Tiu tropik-montarbara ekoregiono situas laŭlonge de la orientaj andaj deklivoj, etendiĝante norden-suden ekde suda Kolombio, tra Ekvadoro, kaj en nordan Peruon. La kruda submontara vivejo ricevas inter 1 500-2 000 mm da precipitaĵo ĉiujare, sed povas ricevi tiom multe kiom 4 500 en jaro kun multe da pluvo. La dominanta vegetaĵaro en tiu regiono forte altitude varias.

Flaŭro [redakti]

Ĝenerale, la plantokomunumoj tiu ĉi estas tropikaj ĉiamverdaj sezonaj foliarbaroj. La pli malaltaj altitud-areoj, loko sciataj kiel ceja de montaña, konsistas el densaj, abundaj arbaroj. Kun pli alta altitude, la arbara abundo malpliiĝas kaj transiras en nubarbarojn kan finfine en kriplarbajn maldensarbarojn.

Faŭno [redakti]

La ekoregiono gastigas plurajn endanĝerigitajn kaj endemiajn birdojn, inkluzive de Pyrrhura albipectus ( papagedoj ), kuprobrusta galbulo, kaj Dysithamnus occidentalis ( tamnofiledoj ).

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio