Tamnofiledoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tamnofiledoj
Thamnophilus caerulescensPentraĵo fare de Joseph Smit
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Thamnophilidae
Swainson, 1824
Genroj

Pli-malpli 45. Vidu tekston.

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Tamnofiledoj (Thamnophilidae) estas neotropika specioriĉa kaj formoriĉa familio el la ordo de la Paseroformaj birdoj.

La tamnofiledoj estas malgrandaj ĝis mezgrandaj birdoj kaj troviĝas ekskluzive en la tropikaj kaj subtropikaj arbaroj en Mez- kaj Sudameriko. La flugiloj de la plej multaj specioj estas rondecaj kaj mallongaj. Ilia flugarto ne estas bona. La plumaro ĉe la plej multaj specioj havas neatentigan koloron. Ruĝbruno plej oftas ĉe inoj, ĉe la maskloj grizo kaj nigro. Ili serĉas insektojn, saltetante sur la grundo. La angla nomo „Antbird“ kaj la germana „Ameisenvogel“ signifas „formikbirdo“ kaj rilatas al ĝia kutimo, sekvi la migradojn de la Migraj formikoj kaj manĝi la fuĝantajn insektojn, araneojn aŭ eĉ malgrandajn reptiliojn kaj serpentojn. Formikojn manĝas nur malmultaj specioj.


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj