Joseph Smit
Joseph SMIT (1836 - 1929) estis zoologa ilustristo el Nederlando.
Smit naskiĝis en Lisse. Li ricevis la unua komisio de Herman Schlegel, en la muzeo de Leiden, por fari litografoj por libro pri bestoj de nederlandaj antiloj (aktuale Indonezio). En 1866 li estis al Britio invitata por ilustri libron de Philip Sclater, "Exotic Ornithology" (ekzota ornitologio). Li ankaŭ faris ilustrojn por "Zoological Sketches" (zoologaj desegnoj) de Joseph Wolf kaj monografio de Daniel Giraud Elliot por la Phasianidae kaj Paradisaeidae. Komence de la jaroj 1870-aj, li laboris pri la Catalogue of the Birds in the British Museum (katalogo de birdoj de la Brita Muzeo), kaj poste pri Coloured Figures of the Birds of the British Islands (koloraj bildoj de la birdoj de la britaj insuloj).
Lia filo, Pierre Jacques Smit (1863 - 1960), ankaŭ estis zoologa ilustristo.