Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Guajakil-golfaj kaj tumbesiaj mangrovoj estas tersupraĵa ekoregiono el la Nord-anda ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi situas en Guajakila Golfo, en norda Peruo kaj suda Ekvadoro. Biome la ekoregiono apartenas al mangrovoj. Ĝi ankaŭ estas parto de la biodiverseco-varmpunkto Tumbesiaj, ĉokoaj kaj magdalen-valaj tropikaj arbaroj.

Priskribo [redakti]

La ekoregiono havas areon de 3 300 km². Ĝi estas limigita al plantaj formacioj de rizoforaj ( Rhizophora spp. ) arbaroj kiuj troviĝas ĉe la kunfluejo de multaj riveroj kiuj enfluas Guajalilan Golfon kaj Pacifikan Oceanon. Tiuj arbaroj estas adaptitaj al daŭre inunditaj cirkonstancoj kaj al rezultantaj medioj, kiuj prezentas malmulton da disponebla oksigeno. Diverseco de flaŭro kaj faŭno povas esti trovata en tiu ĉi mangrova ekoregiono, inkluzive anasoj, ardeedoj, kaj pegedoj same kiel Iguana kaj primatoj.

Je la ekvadora flanko de la mangrova ekoregiono, speciale apud la urboj de Machala kaj Santa Rosa en la provinco de El Oro, multaj salikokbienoj estas elfositaj por eksportado de salikokoj al Usono, Eŭropo kaj aliaj regionoj. Salikokoj estas unu el la ekvadoraj ĉefaj eksportaĵoj kune kun nafto kaj derivaĵoj, bananoj kaj ornamaj plantoj.

Je la perua flanko troviĝas Nacia Tumbesia Mangrova Sanktejo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio