Ardeedoj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ardeedoj
Blanka egreto, Egretta thula. Notu la birdidojn en la nesto.
Blanka egreto, Egretta thula. Notu la birdidojn en la nesto.
Biologia klasado
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Ardeidae
Leach, 1820
Ĝenroj

Vidu tekston.

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La familio de Ardeedoj estas ampleksa familio de vadbirdoj aŭ de ordo Cikonioformaj kiu enhavas pli ol 60 speciojn, inter ili ardeojn, egretojn kaj botaŭrojn.

En tiu ĉi familio ĉiuj membroj de la genro Botaŭrus kaj Ixobrychus estas konsiderataj botaŭroj kaj ne ardeoj. Tamen la specioj nomitaj egretoj multfoje estas nur blankaj ardeoj kun ornamaj plumoj sed ili ne estas vere aparta biologia grupo. Do, povas esti nomitaj egretoj nur tiuj membroj de la genro Egretta. Pro tio la ordigo de ĉiu specio de ardeoj ne estis ĉiam same farita kaj foje la ordigo de kelkaj specioj ŝanĝiĝas inter la genroj Ardea kaj Egretta. Kvankam ardeoj similas al aliaj familioj kiel cikonioj, ibisoj kaj kulerbekuloj, escepte tiuj lastaj, ardeoj flugas havante la kolon etendita kaj ne streĉita kiel cikonioj aŭ ibisoj.

Koklearo foje estas konsiderata kiel ardeo sed pli ofte ricevas sian propran familion Koklearedoj.

La membroj de familio Ardeedoj rilatas al akvaj regionoj kaj kaptas fiŝojn, ranojn kaj aliajn akvajn speciojn, eĉ etajn mamulojn kiel ratoj. Kelkaj kiel bovardeo manĝas ankaŭ kaj ĉefe grandajn insektojn kaj ne tiom bezonas akvajn vivmediojn. Granda parto de ardeedoj nestas kolonie en arboj, aliaj ekzemple la botaŭro uzas kareksaron kaj junkaron por kaŝi sian neston.

En februaro 2005 la kanada sciencisto D-ro Louis Lefebvre aperigis metodon mezuri birdan inteligentecon laŭ ebleco plinovigi manĝokutimon. Laŭ tiu mezurmaniero ardeoj atingis elstaran postenon inter la plej inteligentaj.


Taksonomio


  • Familio: Ardeedoj
    • Genro: Ardea
      • Ardea herodias (Blucindra ardeo)[1]
      • Ardea cinerea (Griza ardeo)
      • Ardea goliath (Goliata ardeo, giganta ardeo)
      • Ardea cocoi (Kokoia ardeo)
      • Ardea pacifica (Pacifika ardeo)
      • Ardea melanocephala (Nigrakapa ardeo)
      • Ardea humbloti (Madagaskara ardeo)
      • Ardea insignis (Blankventra ardeo)
      • Ardea sumatrana (Sumatra ardeo)
      • Ardea purpurea (Purpura ardeo)
      • Ardea alba (Blanka ardeo)
      • Ardea picataEgretta picata (Makula ardeo aŭ egreto)
      • Ardea intermediaEgretta intermedia (Intermeza ardeo aŭ egreto)
      • Ardea eulophotesEgretta eulophotes (Ĉina ardeo aŭ egreto)
    • Genro: Philherodius
      • Pilherodius pileatus (Ĉapelita ardeo)
    • Genro: Butorides
      • Butorides virescens (Verda ardeo)
      • Butorides striatusArdea striatus (Stria ardeo)
    • Genro: Ardeola
      • Ardeola grayii Hinda ardeo)
      • Ardeola ralloides (Ralardeo)
      • Ardeola bacchus (Ĉina ralardeo)
      • Ardeola speciosa (Indonezia ralardeo)
      • Ardeola idae (Madagaskara ralardeo)
      • Ardeola rufiventris (Ruĝventra ralardeo)
    • Genro: Bubulcus
      • Bubulcus ibisArdea ibis (Bovardeo)
    • Genro: Egretta
      • Egretta garzettaArdea garzetta (Malgranda egreto)
      • Egretta thula (Blanka egreto)
      • Egretta rufescens (Ruĝeca egreto)
      • Egretta vinaceigula (Ruĝgorĝa egreto)
      • Egretta ardesiaca (Nigra egreto)
      • Egretta tricolor (Trikolora egreto)
      • Egretta novaehollandiaeArdea novaehollandiae (Blankavizaĝa egreto)
      • Egretta caerulea (Blua egreto)
      • Egretta sacraArdea sacra (Rifa egreto)
      • Egretta gularis (Duforma egreto)
    • Genro: Agamia
      • Agamia agami (Agamia ardeo)
    • Genro: Tigrisoma
      • Tigrisoma mexicanum (Nudkola tigrardeo)
      • Tigrisoma fasciatum (Malhela tigrardeo)
      • Tigrisoma lineatum (Ruĝa tigrardeo)
    • Genro: Tigriornis
      • Tigriornis leucolophus (Blankkresta tigrardeo)
    • Genro: Zonerodius
      • Zonerodius heliosylus (Novgvinea tigrardeo)
    • Genro: Zebrilus
      • Zebrilus undulatus (Zigzaga tigrardeo)
    • Genro: Syrigma
      • Syrigma sibilatrix (Fajfa ardeo)
    • Genro: Nycticorax
      • Nycticorax violaceus (Flavkresta noktardeo)
      • Nycticorax nycticorax (Noktardeo)
      • Nycticorax leuconotus (Blankadorsa noktardeo)
    • Genro: Gorsachius
      • Gorsachius melanolophusNycticorax caledonicus (Ruĝa noktardeo)
      • Gorsachius magnificus (Blankorela noktardeo)
      • Gorsachius goisagi (Japana noktardeo)
      • Gorsachius melanolophus (Tigra noktardeo)
    • Genro: Botaurus
    • Genro Ixobrychus
    • Genro Koklearo

[redakti] Referencoj




Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj