Goliata ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Goliata ardeo
Goliata ardeo, en Lago Baringo, Kenjo
Goliata ardeo, en Lago Baringo, Kenjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. goliath
Ardea goliath
(Cretzschmar, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Ardea goliath map.svg
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Goliata ardeo (Ardea goliath), konata ankaŭ kiel Giganta ardeo,[1] estas tre granda vadbirdo de la familio de ardeoj nome Ardeedoj. Ĝi troviĝas en subsahara Afriko, kun pli malgrandaj nombroj en Sudokcidenta kaj Suda Azio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kapo
Goliata ardeo ĉe Rivero Gambio.
Goliata ardeo stare ĉe Lago Baringo, Kenjo.

Tiu estas la plej granda ardeo de la mondo [2]. Ties alto estas 120–152 cm kun enverguro de 185–230 cm kaj pezo de 4–5 kg.[3][4] Inter standardaj mezuroj, la tarso estas 21.2 al 25.5 cm kaj la flugilmalfermo averaĝas ĉirkaŭ 60.7 cm longa. La supra bekobordo estas 18 al 20 cm, dum la beko el la buŝo estas ĉirkaŭ 24 cm.[5] Dumfluge ĝi havas malrapidan kaj tre povega aspekto kaj, malkiel kelkaj aliaj ardeoj, ties kruroj ne teniĝas horizontale. Masklo kaj ino aspektas simile, kun ĝenerala kovro de ardezgrizaj kaj helbrunaj plumoj. La kapo kaj ties densa kresto, vizaĝo, dorso kaj kolflankoj estas helbrunaj (kaŝtankoloraj). La mentono, gorĝo, antaŭkolo kaj supra brusto estas blankaj, kun nigraj strioj tra la antaŭkolo kaj supra brusto. La malsupra brusto kaj ventro estas sablokoloraj kun nigraj strioj. La dorso kaj supraj flugiloj estas ardezgrizaj, kun helbruna ŝultromakulo ĉe la kurvo de la flugiloj kiam ili estas fermataj. La subflugiloj estas palbrunaj. La supra makzelo estas nigra kaj la bridoj kaj ĉirkaŭokuloj estas flavaj kun verdeca nuanco. La okulirisoj estas flavaj dum kruroj kaj piedoj estas nigraj. Junuloj aspektas similaj al plenkreskuloj, sed estas pli palaj. La ununura ardeo kun iome simila kolorplumaraj karakteroj, la disvastigata Purpura ardeo, estas multe pli malgranda ol la Goliata ardeo. Spite la similaj plumarkarakteroj kun la Purpura ardeo, la plej proksime vivantaj parencoj de la Goliata ardeo estas konsiderataj la Sumatra kaj la Blankventra ardeoj de Suda Azio. Pro ties grando, tiu specitrio estas foje menciata kiel "gigantaj ardeoj".[6]

La Goliata ardeo havas distingan profundan bojadon, ofte priskribita kiel kuŭark, aŭdebla el distancoj de ĝis 2 km. Oni povas aŭdi ankaŭ ĝenalvokon (arrk), pli akra kaj pli laŭta. Ili povas elsendi ankaŭ huh-huh dum kaŭra sinteno, kaj kruu kiam oni havas etenditan kolon. Oni registris organecan dueton ĉe nestolokoj sed tio ne estis konfirmata.

Habitato[redakti | redakti fonton]

La Goliata ardeo estas tre akvema, eĉ kompare al ardeaj standardoj, rare kuraĝiĝante for el akvejoj kaj preferante flugi laŭlonge de akvejoj pli ol moviĝi super tero. Gravaj habitatoj povas esti lagoj, marĉoj, mangrovaj humidejoj, rifoj kun malmulta freŝa akvo, foje riverdeltoj. Ĝi tipe troviĝas ĉe neprofundaĵoj, kvankam ĝi povas esti observata ĉe profunda akvo kiam ĝi estas sub densa akvovegetaĵaro. Goliataj ardeoj povas troviĝi eĉ ĉe malgrandaj akvotruoj. Ili havas teritoriojn el marnivelo al 2100 m. Ili tendencas preferi naturajn humidejojn kaj ĝenerale evitas areojn kie oftas homa ĝenado.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Goliataj ardeoj estas solemaj manĝantoj kaj estas tre teritoriemaj rilate al aliaj Goliataj ardeoj enirintaj en ties manĝoteritoriojn (Whitfield kaj Blaber 1978, Mock kaj Mock 1980). Foje oni povas vidi paron kune sed tiuj estas plej ofte reproduktonta paro aŭ nematuruloj. Dumtaga kaj ofte tre neaktiva manĝanto, tiu ardeo ofte ĉasas stare en neprofundaĵoj, atente gvatante akvon je siaj piedoj. Tiu estas tipa manĝokutimo inter grandaj ardeoj de genro Ardea kaj ĝi povas manĝi en pli profundaj akvoj ol plej ardeoj pro sia plia grando. Ili povas ankaŭ ripozi sur peza flosanta vegetaĵaro, por eviti ke akvo moviĝu ĉe ili.[6] Kiam predo aperas, tiu ardeo rapide harpunas ĝin per malfermaj makzeloj, ofte lanĉante ambaŭ makzelojn tra la fiŝan korpon, kaj poste englutas ĝin komplete. Eblas ke la beko estas uzata foje kiel allogaĵo, allogante fiŝojn al la senmova, granda aĵo submerĝita en akvo. La manipula periodo estas longa, kaj ardeoj ofte lokigas sian luktantan predon sur flosanta vegetaĵaro dum preparado antaŭ engluti ĝin. Pro ties ĝeneralaj malrapidaj movoj kaj manipula tempo, la Goliata ardeo suferas ofte pro kleptoparazitado. En Afriko, la Afrika maraglo ofte piratas manĝon kaptatan de la Goliataj ardeoj, kvankam ankaŭ aliaj grandaj birdoj kiaj la Selbekuloj kaj pelikanoj povas ŝteli ties predon.

Kompreneble, predoj preskaŭ tute konsistas el fiŝoj. La Goliata ardeo specialiĝas in relative grandaj fiŝoj, kun averaĝa predopezo game en Natalo el 500-600 g kaj longo de 30 cm. Excepte, la plej grandaj fiŝoj celataj povas esti ĝis 50 cm kvankam tiu ardeo povus ne esti kapabla engluti la predon ĝis tiu grando. Malgrandaj fiŝoj estas ĝenerale neatentitaj kaj averagzee la Goliata ardeo kaptas ĉirkaŭ 2 aŭ 3 fiŝojn tage. Oni registris surloke sparojn, mugilojn, tilapiojn kaj barbiojn kiel preferataj specioj. Aliaj malgrandaj animaloj kiuj alproksimiĝas povas esti manĝataj, kiaj ranoj, salikokoj, malgrandaj mamuloj, lacertoj, serpentoj, insektoj kaj eĉ kadavraĵojn.[6]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ovo de Ardea goliath, Muzeo de Tuluzo.

Ties reprodukta sezono koincidas ĝenerale kun la komenco de la pluvsezono, kiu estas ĉirkaŭ movembro al marto. En kelkaj areoj, reproduktado okazas la tutan jaron, sen distingebla sezonpinto. Reproduktado povus ne okazi ĉiujare. Ili adapteblas en sia selekto de nestolokoj; Goliataj ardeoj ĝenerale preferas nestumi ĉe insuloj aŭ insuletoj de vegetaĵaro. Tiuj birdoj povus abandoni nestolokon se la insulo iĝas ligata al la ĉeftero. Lagoj aŭ aliaj grandaj akvejoj kutime enhavas ardekoloniojn. Ili nestumas tre malalte ĉe diversaj tipoj de kareksoj, arbustoj, arboj aŭ eĉ sur rokoj aŭ grandaj arbostumpoj. La nestodisiĝo ŝajne estas tre varia ĉar oni observis ĉion el ununura soleca paro (sen aliaj nestoj de Goliataj ardeoj proksime) al tre grandaj kolonioj, sen ŝajnaj lokaj geografiaj preferoj. Foje ili povas aliĝi al specimiksaj kolonioj inklude aliajn speciojn de ardeoj, kormoranoj, anhingoj, ibisoj kaj mevoj. La reprodukta memmontrado ne estas bone konata kaj povas esti rilata almenaŭ parte al fakto ke la reprodukta paro eble reuniĝas jaron post jaro. La nestoj estas grandaj sed ofte fuŝkonstruitaj (depende el disponebla vegetaĵaro ĉirkaŭ la nestoloko), ofte ĉirkaŭ 1 al 1.5 m por diametro.

Ovoj estas palbluaj, averaĝe 72 mm por 54 mm kaj peze ĉirkaŭ 108 g. La ovargrando povas gami el 2 al 5 (kutime 3 aŭ 4). Kovado daŭras 24 al 30 tagojn. Kvankam ili povas ofte anstataŭi ovarojn, ofte nur 25% el ovoj sukcesas eloviĝon pro diversaj mediaj kondiĉoj aŭ predado. Junuloj estas manĝigataj per vomado ĉeneste kaj, post kelkaj semajnoj, ili povas bekofrapi kaj praktiki defendajn sintenojn unu kontraŭ alia. Post ĉirkaŭ kvin semjanoj ili elnestiĝas komplete. La gepatroj pluzorgas ilin dum diverse 40 al 80 tagoj. Ĉirkaŭ 62% el idoj kiuj sukcese elnestiĝas survivas al plenkreskuleco. Surloke kaj la Blankavosta aglo kaj la Afrika fiŝaglo povas esti predantoj ĉe kolonioj. Pro ties grando kaj enorma beko, plenkreskuloj de Goliata ardeo povus ne havi regulajn birdopredantojn.[6] Spite ties lantaj movoj, la Goliataj ardeoj povas rapidi kaj ofte ekflugas antaŭ kiam mamulaj karnovoruloj (kiaj hienojŝakaloj) povas predi ilin.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, S.. (1993). The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-149-563731-3. 
  2. La latina scienca nomo aludas al la giganto Goliato, mortigita de Davido en la Biblio.
  3. Goliata ardeo – Ardea goliath. Oiseaux.net (2009-10-25). Konsultita la 2012-08-23.
  4. (2004) "Use of a Liposomal Formulation of Amphotericin B for Treating Wound Aspergillosis in a Goliath Heron (Ardea goliath)", gazeto : Journal of Avian Medicine and Surgery, volumo : 18, numero : 3, paĝoj : 162. COI:10.1647/2003-003
  5. Goliata ardeo – Ardea goliath. Avis.indianbiodiversity.org. Konsultita la 2012-08-23.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 University of Michigan- Ardea goliath: INFORMATION. Animaldiversity.ummz.umich.edu. Konsultita la 2012-08-23.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(2004) "Use of a Liposomal Formulation of Amphotericin B for Treating Wound Aspergillosis in a Goliath Heron (Ardea goliath)", gazeto : Journal of Avian Medicine and Surgery, volumo : 18, numero : 3, paĝoj : 162–166. COI:10.1647/2003-003

(Jul., 1980) "Feeding Behavior and Ecology of the Goliath Heron", gazeto : The Auk, volumo : 97, numero : 3, paĝoj : 433–448

(1980) "Parasitofauna of the Egyptian aquatic birds. II. Trematode parasites of the giant heron (Ardea goliath) in Assiut governorate", gazeto : Journal of the Egyptian Society of Parasitology, volumo : 10, numero : 1, paĝoj : 107–116

(2004) "Goliath Heron Fishing with an Artificial Bait?", gazeto : Waterbirds, volumo : 27, numero : 3, paĝoj : 312–313. COI:[0312:GHFWAA2.0.CO;2 10.1675/1524-4695(2004)027[0312:GHFWAA]2.0.CO;2]

(1980) "Feeding Behavior and Ecology of the Goliath Heron", gazeto : The Auk, volumo : 97, numero : 3, paĝoj : 433–448

  • James A. Kushlan & James A. Hancock: Herons. Oxford University Press, 2005, ISBN 0-19-854981-4

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj