Purpura ardeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Purpura ardeo
Plenkreskulo el Nacia Parko Nagarhole
Plenkreskulo el Nacia Parko Nagarhole
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardeoj Ardea
Ardea purpurea
Linnaeus, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Purpura ardeo (Ardea purpurea) estas vadbirdo el la familio de Ardeedoj, kiu reproduktiĝas en Afriko, centra kaj suda Eŭropo, kaj suda kaj orienta Azio. La eŭropaj populacioj estas migrantaj, kiuj vintras en tropika Afriko; ankaŭ plej nordaj aziaj populacioj migras suden en Azio. Ĝi estas rara sed regula waganto norde de sis reprodukta teritorio. Nome ĝi povas troviĝi el Filipinoj tra suda Hindia subkontinento al Hispanio, kun reproduktaj populacioj en Hispanio, Francio, suda Germanio, Italio, kaj en Balkanio, en Grekio, Hungario, Rumanio kaj Bulgario al la Nigra Maro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Montrante klare la kontraston inter kaŝtankolora kolo kaj griza dorso.

Ĝi estas granda ardeo kun longo de 78 al 97 cm kun stara alto el 70 al 94 cm kaj enverguro de 120–152 cm.[1][2]. Tamen, ĝi estas svelta por sia grando, kaj pezas nur 0.5-1.35 kg.[3] Ĝia korpo estas iom pli malgranda kaj la koloraro estas iom pli malhela kaj pli malhelbruna ol tiuj de la Griza ardeo; kaj ĉe plenkreskuloj per pli malhelgriza dorso. Ĝi havas pli mallarĝan flavan bekon, kiu estas pli brila ĉe reproduktantaj plenkreskuloj. Plej similkolora ardeo estas la Goliata ardeo, kiu estas konsiderinde pli granda. Ĝi kurbigas la kolon serpentece. La dorso kaj la flugiloj estas malhelgrizaj, el la ŝultro troviĝas longaj, subenpendiĝantaj kaŝtanbrunaj kaj grizaj ornamplumoj. La ornamplumoj de la kromo kaj la nuko estas nigraj. Oni povas vidi longan, nigran strion flanke sur la kaŝtanruĝeca kolo (kaŝtankolora). La brusto estas kaŝtanruĝa, la ventro nigra. La kruroj kaj la irisoj estas flavaj. La longaj fingroj permesas piediri sur flosanta vegetaĵaro.

La junbirdoj estas rustobrunaj, sur ties kolo ne troviĝas la nigra strio, la ventroflanko estas flavbruna.

Se ĝi flugas, la kuntirita kolo pli bone konveksiĝas, la postetenditaj kruroj ŝajnas pli longaj ol tiuj de la Griza ardeo. Ĝi malofte flugas sur arbon.

La voĉo de la Purpura ardeo estas „krek", pli laŭta ol tiu de la Griza ardeo.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas tri aŭ kvar subspecioj:

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ĝi vivas en marĉoj, aliaj akvaj lokoj, sed ne ŝatas la malfermajn akvojn. Ĝi serĉas la nutraĵon inter densa plantaro. Ili manĝas en neprofunda akvo, kie harpunas fiŝojn, reptiliojn, amfibiojn (ranoj), insektojn (larvoj), moluskojn, krustulojn kaj malgrandajn mamulojn. Ili ofte atendas senmove predon, aŭ malrapide gvatosekvas sian viktimon. Ili tendencas resti ene de kareksejoj pli ol la Griza ardeo, kaj estas ofte nevidebla, spite sian grandon.

Ĝi havas malrapidan flugmanieron, kaj havas sain kolon kuntirita. Tio estas karaktera de ardeoj kaj botaŭroj, kaj distingas ilin disde cikonioj, gruoj kaj plataleoj, kiuj etendas siajn kolojn. La longa kolo de la Purpura ardeo aspektas precize serpenteca, kun S-formo eĉ dumfluge.

Ĝi nestas kolonie kun alispeciaj birdoj inter densa fragmitaro aŭ kareksejoj aŭ arboj proksime de grandaj lagoj aŭ aliaj etendaj humidejoj. Ĝi konstruas diketan neston el bastonetoj. La nesto povas esti 0,8 ĝis 2,3 m supergrunde kaj 0,5 ĝis 1,6 m superakve. La reprodukta sezono estas de aprilo al julio en Eŭropo. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn (foje nur 2). Ili estas bluverdecaj kaj senmarkaj. Kovado daŭras 26 tagojn. Elnestiĝo okazas post 10 ĝis 20 tagoj sed idoj restas proksime kaj eĉ revenas al nesto peti manĝon. Ekflugo okazas post tri monatoj kaj ekreprodukto post unu jaro. Tiu specio povas vivi pli da 20 jarojn.

Statuso[redakti | redakti fonton]

La Purpura ardeo estas specio al kiu aplikiĝas la Agreement on the Conservation of African-Eurasian Migratory Waterbirds (AEWA). Ĝi estas specio malpliiĝanta kaj protektata; minacoj estas malpliigo kaj poluado de humidejoj, homa ĝenado kaj ŝtelĉasado.

La populacio en Eŭropo enhavas 29.000 al 42.000 reproduktaj paroj. Ĉefe en Rusio (10.000 al 15.000 reproduktaj paroj), en Ukrainio (6.700 al 11.900 reproduktaj paroj), en Francio kaj Hispanio kune 2.000 reproduktaj paroj. En Mezeŭropo 1.500 al 2.300 reproduktaj paroj, en Hungario 900 al 1.500 reproduktaj paroj.[4]

Ili ludas gravan rolon kiel predanto kiu kontrolas troan kreskon de etaj animaoj (fiŝoj, amfibioj, reptilioj, roduloj ktp).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Purple heron videos, photos and facts - Ardea purpurea. Alirita 2011-10-18.
  2. Ali, S.. (1993). The Book of Indian Birds. Bombay: Bombay Natural History Society. ISBN 0-19-563731-3. 
  3. CRC Handbook of Avian Body Masses de John B. Dunning Jr. (Editor). CRC Press (1992), ISBN 978-0-8493-4258-5.
  4. Bauer et al., paĝoj 266 kaj 267

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Hans-Günther Bauer, Einhard Bezzel kaj Wolfgang Fiedler (Hrsg): Das Kompendium der Vögel Mitteleuropas: Alles über Biologie, Gefährdung und Schutz. Band 1: Nonpasseriformes – Nichtsperlingsvögel, Aula-Verlag Wiebelsheim, Wiesbaden 2005, ISBN 3-89104-647-2
  • U. N. Glutz v. Blotzheim, K. M. Bauer & E. Bezzel: Handbuch der Vögel Mitteleuropas. Bd. Bd. 1. Gaviiformes – Phoenicopteriformes., 2. Aufl., AULA-Verlag, Wiesbaden, 1987, ISBN 3-89104-457-7
  • Svensson, L.; Grant, P. J.; Mullarney, K.; Zetterström, D.: Der neue Kosmos-Vogelführer - Alle Arten Europas, Nordafrikas und Vorderasiens. Franckh-Kosmos Verlags-GmbH & Co., Stuttgart. 1999. ISBN 3-440-07720-9
  • Handbook of the Birds of the World 1: 407. Lynx Edicions.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]