Vadbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Vadbirdo
Calidris pusilla
Calidris pusilla
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Subordo: vidu tekston
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Vadbirdoj estas membroj de la ordo de ĥaradrioformaj, ne inkludante la pli marajn retopiedajn marbirdoj, tio estas, la grupoj de rabmevoj (Sterkorariedoj), mevoj (Laredoj), ŝternoj (Sternidae), (Rhynchopidae) kaj aŭkedoj (Alcidae). Ankaŭ la glareoloj (Glareolidae) kaj la (Dromadidae), kiuj ŝajnas pli similaj al vadbirdoj estas vere pli rilataj al marbirdoj.

Tio kalkuligas ĉirkaŭ 210 speciojn, plej parte ol kiuj estas rilataj kun humidaj aŭ marbordaj medioj. Multaj specioj de arktaj kaj mezvarmaj regionoj estas ĉefe migrantaj, sed tropikaj birdoj estas ofte loĝantaj aŭ moviĝas nur laŭ ŝanĝo de pluvtempo. Kelkaj de la arktaj specioj, kiel la Malgranda kalidro estas inter la plej longdistancaj migrantoj, ĉar ili vintras en suda hemisfero.

La plej granda parto de tiuj specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ planko. Pro tio en multaj lingvoj ili estas nomitaj kotoloĝantaj. Bekoj de malsimilaj longecoj permesas diversajn speciojn manĝi en sama medio, ĉefe en la marbordo sen ekzistado de konkurenco pro la sama manĝaĵo. Multaj vadbirdoj havas sensitivajn nervofinaĵojn ĉe la fino de siaj bekoj kiuj permesas ilin lokigi siajn kaŝitajn predojn en koto aŭ milda planko kiel sablo. Kelkaj grandaj specioj, ĉefe tiuj adaptitaj al pli sekaj medioj manĝas pli grandajn predojn inkludante insektojn kaj etajn reptiliojn.

Laŭ la taksonomio de Sibley-Ahlquist, vadbirdoj kaj multaj aliaj grupoj estas inkluditaj en pligrandigita ordo de Cikonioformaj. Tamen la klasado de ĥaradrioformaj estas unu el la plej malforta punkto de la taksonomio de Sibley-Ahlquist, ĉar DNA-DNA hibridigo rizultiĝis nekapabla solvi la interrilatojn de la grupo. Antaŭe la vadbirdoj formis la subordon Charadrii, sed tiu iĝis "rubuĵa" taksono, inkludante almenaŭ kvar ĥaradrioformajn grupojn en parafiletika unuiĝo. Laŭ la plej novaj pristudoj (Ericson et al., 2003; Paton et al., 2003; Thomas et al., 2004a, b; van Tuinen et al., 2004; Paton & Baker, 2006), vadbirdoj povas esti pli akurate subdividitaj tiele:

  • Subordo Scolopaci

Laŭ pli tradicia grupigo, la Thinocori povus esti inkluditaj en la Scolopaci, kaj la Chionidi en la Charadrii. Tamen la pligrandiĝante kono pri la frua evoluhistorio de modernaj birdoj supozigas, ke la akcepto de Paton et al. (2003) kaj Thomas et al. (2004b) de 4 diversaj grupoj de vadbirdoj (= subordoj), kiuj jam ekzistis ĉirkaŭ la ekstingo de Kretaceo-Terciario, estas taŭga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Ericson, P. G. P.; Envall, I.; Irestedt, M. & Norman, J. A. (2003): PDF plena teksto
  • Paton, Tara A. & Baker, Allan J. (2006): Sequences from 14 mitochondrial genes provide a well-supported phylogeny of the Charadriiform birds congruent with the nuclear RAG-1 tree. Molecular Phylogenetics and Evolution 39(3): 657–667. (HTML resumo)
  • Paton, T. A.; Baker, A. J.; Groth, J. G. & Barrowclough, G. F. (2003): RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 268-278. (HTML resumo)
  • Thomas, Gavin H.; Wills, Matthew A. & Székely, Tamás (2004a): Phylogeny of shorebirds, gulls, and alcids (Aves: Charadrii) from the cytochrome-b gene: parsimony, Bayesian inference, minimum evolution, and quartet puzzling. Molecular Phylogenetics and Evolution 30(3): 516-526. (HTML resumo)
  • van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology 35(3): 191-194. PDF plena teksto