Amerika ridmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amerika ridmevo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Amerika ridmevo 'Larus atricilla '
Carolus Linnaeus 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Amerika ridmevo, Larus atricilla, estas mezgranda amerika mevo tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj. La nomo de “ridmevo” devenas el raŭka alvoko kiah, kiu sonas kiel akra rido "ha... ha... ha...".

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en la marbordo de Atlantiko de Usono, la Karibo, suda Kalifornio kaj norda Suda Ameriko. La plej nordaj loĝantaroj migras suden vintre kaj tiu ĉi specio alvenas kiel rara vaganto en okcidentan Eŭropon. Ili ankaŭ vivas en internaj regionoj ĉe marĉoj aŭ aliaj humidejoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas facile rekonebla. Ĝi estas 36–41 cm longa kun enverguro de 98–110 cm kaj pezo de ĉirkaŭ 275 g. La korpo de somera plenkreskulo estas blanka (kolo, brusto, ventro, subflugiloj kaj vosto) escepte la malhelgrizaj dorso kaj flugiloj kaj nigra kapo kun blankaj okulaj duonringoj. Flugiloj havas blankajn malantaŭajn bordojn kaj ili estas multe pli malhelgrizaj ol tiuj de similgrandaj mevoj escepte la pli eta Franklina mevo kaj ili havas nigrajn pintojn sen la blanka makulo de la Franklina mevo. La beko estas longa, dika kaj ruĝa. La kruroj estas nigrecaj. La nigra kapo preskaŭ perdiĝas vintre kaj la beko nigriĝas.

La Amerika ridmevo atingas plenkreskan plumaron post tri jaroj. Nematuruloj estas ĉiam pli malhelaj ol tiuj de similgrandaj mevoj escepte denove la Franklina mevo. Unujaruloj estas pli grizaj supre kaj havaspli palajn kapojn ol unujaruloj de Franklina mevo kaj dujaruloj diferenciĝas pro la flugilbildo kaj strukturo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Amerika ridmevo reproduktiĝas en marbordaj marĉoj aŭ lagetoj en grandaj kolonioj. Ili konstruas surgrunde grandan neston el planta materialo. La ino demetas 2 ĝis 4 verdecajn ovojn kiuj estos kovataj dum ĉirkaŭ tri semajnoj de ambaŭ gepatroj. Post eloviĝo la gepatroj zorgas la idojn dum unu monato.

Ili estas ĉiomanĝantaj kiel plej granda parto de la mevoj de la genro Larus kaj ili manĝas restaĵojn aŭ predas etajn taŭgajn predojn, kiel fiŝojnkrabojn. Ili ankaŭ rabas predojn al pelikanoj (per insolenta metodo, ĉar ili venas sur iliaj kapoj kaj prenas la predon rekte de la bekosako) aŭ ĉasas insektojn dumfluge. Ankaŭ ovojn kaj idojn de aliaj birdoj.

Ili estas sociaj kaj ariĝas en grandaj grupoj en salejoj aŭ sablejoj foje kun aliaj mevoj. Ili estas marbordaj, sed povas interniĝi laŭ rivervaloj.

Referencoj kaj Eksteraj Ligoj[redakti | redakti fonton]