Granda galinago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Granda galinago
Gallinago media.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: G. media
Gallinago media
Latham, 1787
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Gallinago media

La Granda galinago, Gallinago media, estas eta sed fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu birdo reproduktiĝas en marĉoj kaj humidaj herbejoj kum malalta plantaro de nordorienta Eŭropo tio estas Skandinavio, la maro Balta kaj nordokcidenta Rusio kaj Siberio. La Granda galinago estas birdoj kiuj migras tra Turkio kaj Egiptio kaj vintras en Afriko sub Saharo, kie loĝas en pli sekaj medioj ol la Komuna galinago. La eŭropa reproduktanta loĝantaro malpliiĝas iomete kaj lastatempe estas nur ĉirkaŭ 2.000 reproduktaj paroj; malpliiĝon kaŭzas sekigado de ties medio por terkulturado kaj ĉasado.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas sufiĉe longaj birdoj – 26-30 cm – kun enverguro de 42-50 cm kaj pezo de 160 ĝis 190 g; tiele ili estas iomete pli grandaj, sed sufiĉe pli fortikaj ol la Komuna galinago kaj havas pli mallongan bekon ol tiu - 6 aŭ 7 cm- kaj rektan kaj malhelan -pli malhela ĉepinte-. Ili havas mallongajn grizverdajn krurojn. La korpo estas brunpunktita supre kaj hela sube -pli ol la Komuna galinago- kaj pli striita nigre -kiel kun skamoj-. En tiu malhela dorso videblas klare du helaj strioj laŭlonge de la dorso kaj iom pli sube aliaj pli mallongaj helaj markoj kiel skamoj; ĉiuj estas iom flavecaj. Ili havas malhelan strion tra la okulo inter du helaj kaj supre alia pli malhela kaj larĝa laŭ la krono; inter tiuj el ambaŭ flankoj estas mallarĝa hela strio ĉe la mezo de la krono. La flugiloj estas larĝaj kaj montras helan strion. La vosto estas iom ruĝeca -sed ne tiom kiom tiu de la Komuna galinago- kaj havas blankajn angulojn. Maskloj estas iomete pli grandaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Maskloj paradas ceremonie dum la reprodukta sezono per streĉigo, gonflado de brusto kaj malfermo de vosto kiel ventumilo. Ili povas salti supren kaj produktas diversecon de bruoj dum tiuj ceremonio; dume ili plenumas rondon kies centron okupas la maskloj supozeble plej bonaj reproduktantoj. Ili povos atingi la inojn. La ino demetas 3-4 ovojn en nesto tre bone lokita surplanke; poste nur ŝi kovas dum iom pli ol tri semajnoj.

La Granda galinago manĝas en milda koto per tuŝoprobado aŭ bekoplukado per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj tervermojn kaj eventuale plantan materialon. Ili estas malfacile videblaj, pro ties kamuflado en sia medio. Post ekflugo pro ĝenado ili flugas silente, malalte kaj rekte -ne zigzage kaj alte kiel la Komuna galinago- malproksime antaŭ kaŝi sin denove inter plantaro.

La Granda galinago estas unu el la birdaj specioj protektita de internacia traktato favore la afrikeŭraziaj migrantaj birdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]