Malgranda pluvio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda pluvio
Charadrius dubius 4 (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Specio: C. dubius
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Dunoma nomo
Charadrius dubius
Scopoli, 1786
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Malgranda pluvio ( Charadrius dubius ), estas eta, fortika kaj vigla pluvio, tio estas vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj kaj genro Charadrius kiu enhavas multajn aliajn speciojn.

Enhavo

[redakti] Aspekto

Plenkreskuloj estas 15 cm longaj, pezas nur malpli ol 50g kaj havas enverguron de 42-48 cm. Ili havas grizbrunajn dorson kaj flugilojn, blankajn ventron kaj bruston kun nigra larĝa -ĉefe antaŭe- kolstrio. Ili havas brunan kronon, blankan fronton, nigran maskostrion ĉirkaŭokula kaj dudirekte kaj pli mallarĝe sub kaj sur la blanka fronto. La blanka strio -inter la fronto kaj la malantaŭokulo- kiu ĉe la Granda pluvio estas interrompita de la okulo, en la Malgranda pluvio, Charadrius dubius estas neinterrompita kaj superokula. La beko estas mallonga kaj malhela, preskaŭ nigreca, escepte malhelflava parto ĉebaze. La kruroj estas karnokoloraj kaj la fingroj estas iome retecaj, simile al Duonreta pluvio, kiu havas la tri fingrojn iom retecajn kaj ankaŭ pli mallarĝan brustan strion. Junuloj estas pli senkoloraj ol plenkreskuloj, makulbrunaj dorse, kun neplena brusta strio ĉu pli bruna ĉu ne tiom larĝa; ili similas iom al Marborda pluvio.

Tiu specio diferenciĝas disde la pli granda Granda pluvio pro krurokoloro, kapobildo kaj havo de videblega flava okulringo kontrastebla en la nigra makulo. Dumfluge kaj male al Granda pluvio ne videblas blanka strio ĉeflugile.

[redakti] Medio kaj disvastiĝo

La medio de tiu palearkta specio estas malferma planko en akvobordoj, proksime de freŝa akvo, de Eŭropo kaj okcidenta Azio, sed ankaŭ orienta Azio, escepte la ĉinaj ebenaĵoj kaj entute la nordaj regionoj kie reproduktiĝas la Granda pluvio. Tiu specio fakte dispartigas la kontinenton kun Granda pluvio kiu reproduktiĝas pli norde en la lokoj kie ne nestas la Malgranda pluvio.

La Malgranda pluvio estas migrantaj birdoj kiuj vintras en Afriko.

[redakti] Reproduktado

Ili faras neston surplanke en malferma zono kun malmulta aŭ nenia planto. La masklo gratas truon en sablo aŭ inter ŝtonoj post pariĝadaj ceremonioj. La ino demetas kvar ovojn; eble dufoje samjare en sudaj regionoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum iom malpli ol unu monato. La idoj elnestiĝas post eloviĝo kaj ekflugas post tri semajnoj.

[redakti] Kutimoj

Se eventuala predanto alproksimiĝas ĉeneste, plenkreskuloj forkuras atentigante la fremdulon ŝajnigante, ke ĝi havas vunditan flugilon aŭ kruron. Kompreneble kiam la fremdulo estas sufiĉe for -kaj nur tiam- la pluvio forflugas facilege.

Tiuj birdoj manĝas en kotaj partoj, tajdaj ebenaĵoj kaj kamparo ĉefe laŭ vido. Ili kuras, haltas kaj manĝoplukas. Ili manĝas insektojn, krustulojn, araneojn kaj vermojn.

Ili vivas ĝis 10 jaroj.

Temas pri protektita specio.

[redakti] Bildaro

[redakti] Notoj kaj referencoj

  1. BirdLife International (2004). Charadrius dubius. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Ekstera ligilo  Malgranda pluvio Bilda dokumentaro
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj