Marborda pluvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Marborda pluvio


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ĥaradriedoj Charadriidae
Genro: Charadrius
Charadrius alexandrinus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga[1]
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
    • C. a. alexandrinus
    • C. a. nihonensis
    • C. a. seebohmi
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Charadrius alexandrinus

    La marborda pluviomarborda ĥaradriomarborda karadrio,[2] Charadrius alexandrinus, estas eta, kompakta kaj vigla vadbirdo de la familio de ĥaradriedoj. La genro Charadrius enhavas multajn aliajn speciojn.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝi reproduktiĝas en plej granda parto de subtropikaj kaj tropikaj marbordaj regionoj de la mondo el centra kaj suda Eŭropo ĝis Japanio, la tuta Afriko, la tuta Aŭstralio kaj en Ameriko en Peruo, Ĉilio, suda kaj orienta Usono kaj la Kariba Maro. Reproduktantoj en pli varmaj landoj estas loĝantaj, sed nordaj kaj insulaj loĝantaroj estas migrantaj kaj vintras suden al tropikaj regionoj.

    Tiu specio reproduktiĝas en sablaj marbordoj aŭ insulaj lagoj kaj maloftas ĉe freŝa akvo, tamen ĉeestas internajn landojn kiel Hungario, Centra Azio ĝis Mongolio kaj sudorienta Afriko.

    Rimarko. En la angla, tiu birdo estas nomata kentish plover, kvazaŭ ĝi oftas en Kent, graflando de suda Anglio. Tamen tiu specio ne plu reproduktiĝas en Britio.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Plenkreskuloj estas 15-17 cm longaj kaj havas enverguron de 42-45 cm. Ĝi estas pli malgranda, pli senkolora, pli longkrura kaj pli fajnbeka ol Granda pluvioDuonreta pluvio. Estas tiom rondforma, ke ŝajnas ne havi kolon. Ties brusta strio neniam estas kompleta kaj plej ofte aperas kiel nur malhelaj flankaj makuloj en brusto. Pro tio eblas konfuzo kun junuloj de Granda pluvioMalgranda pluvio.

    La Marborda pluvio havas suprajn partojn grizbrunajn kaj subajn partojn blankajn en ĉiu plumartipo. La brustaj markoj estas nigraj somere kaj brunaj en aliaj sezonoj. Bredantaj maskloj de kelkaj rasoj havas nigrajn frontan strion kaj maskon ĉirkaŭ -kaj ĉefe sub- la okuloj. La kapo estas ruĝeca ĉefe ĉekole. La kruroj estas nigraj. Dumfluge la flugilplumaro estas nigreca kun blanka strio kiel Granda pluvio.

    Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    La Marborda pluvio havas ses laŭregionajn rasojn aŭ subspeciojn, el kiuj la plej diferencaj estas la du amerikaj aŭ novmondaj, kie estas nomitaj Snowy Plover aŭ Neĝaj pluvioj. Ili estas pli mallongkruraj, palaj kaj grizaj supre ol la malnovmondaj subspecioj kaj bredantaj maskloj malhavas ruĝecan kapon. Ties okulmasko estas ankaŭ senkolora aŭ ne estas.

    La hindia kaj srilanka reproduktantaj formoj ankaŭ malhavas ruĝecan kapon kaj havas ne tre koloran maskon.

    • C. a. alexandrinus
    • C. a. nivosus
    • C. a. tenuirostris

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ili faras neston en surplanka truo kie la ino demetas el tri ĝis kvin ovojn. Foje okazas dua demetado. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĝis unu monato. Idoj ekflugas post unu monato.

    La fluga alvoko estas akra bip aŭ "puit". Sed ili havas ankaŭ ellaboritan lingvaĵon per multaj diversaj mesaĝoceloj.

    Manĝado estas insektoj kaj aliaj senvertebruloj, kiuj estas manĝoplukataj per specifa tekniko de kurado -rapidega- plus haltado, pli ol konstanta plukado kiel faras aliaj vadbirdoj.

    Kaze de danĝero forkuras kaj nur lastamomente ekflugas.

    Ili vivas ĝis 10 jaroj.

    La Marborda pluvio estas unu el la protektitaj migrantaj specioj.

    Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. BirdLife International (2004). Charadrius alexandrinus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Datenbaza listano inkluzivas kialon kial ĉi tiu specio estas malplej zorgiga.
    2. Laŭ PIV2020 "pluvio" celas ambaŭ genrojn Charadrius kaj Pluvialis, kaj "ĥaradrio" celas nur la unuan; [1]] entenas el la du vortoj nur la dua - ĥaradrio]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]