Dustria trielo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dustria trielo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Burinedoj Burhinidae
Genro: Burhinus
Specio: B. bistriatus
Burhinus bistriatus
Wagler, 1829
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Dustria trielo, Burhinus bistriatus, estas amerika birdo kiu reprezentas en sudo kaj centro de tiu kontinento la genron Burhinus, vadbirdoj de la familio Burinedoj.

Ĝi estas loĝanta reproduktanto en Centra Ameriko kaj Suda Ameriko el suda Meksiko sude ĝis Kolombio, Venezuelo kaj norda Brazilo. Ĝi ankaŭ ĉeestas en insulo Hispaniola kaj kelkajn insulojn de Venezuelo, kaj pli malofte estas vaganta en Trinidado, Kuracao kaj Usono.

La Dustria trielo, Burhinus bistriatus, estas nokta kaj krepuska specio de sekaj herbejoj, savanoj, kaj aliaj sekaj malfermaj medioj. La nesto estas nuda truo en planko kie la ino demetas du verdbrunajn ovojn kiuj estos kovataj de ambaŭ gepatroj dum 25-27 tagoj antaŭ eloviĝo. La idoj estas frumaturaj kaj rapide elnestiĝas.

La Dustria trielo, Burhinus bistriatus, estas mezgranda vadbirdo kun forta nigroflava beko, grandaj okuloj, kiuj ŝajnigas ĝin iome reptilieca, kaj kamufla plumaro.

Plenkreskuloj estas 46–50 cm longaj kaj pezas 780-785 g. Ĝi havas fajne striitan grizbrunan dorson kaj pli palajn kolon kaj bruston supre blanka ventro. La diferenco pli rimarkinda disde aliaj specioj de trieloj estas, ke la kapo havas klaran superokulan strion kaj super kaj malantaŭ ĝi alian nigran, de tie venas la esperanta kaj scienca nomoj. Junuloj estas similaj, sed havas iomete pli malhelan brunajn suprajn partojn kaj blankecan nukon.

La Dustria trielo, Burhinus bistriatus, estas rimarkinda dumfluge ĉar videblas blanka makulo en malhela supraflugilo kaj blanka subflugilo kun nigra malantaŭa bordo. Tamen tiu specio evitas forflugi kaj preferas kaŭri -sekure pro ties kamufla plumaro- aŭ forkuri. La voĉo, plej ofte nokta, estas laŭta ki-ki-ki.

Estas kvar subspecioj, kiuj diferenciĝas laŭ grando kaj plumarnuancoj, sed individuaj diferencoj malhelpas aŭ malfaciligas identigon de rasoj.

La Dustria trielo, Burhinus bistriatus, manĝas grandajn insektojn kaj aliajn etajn vertebrulojn aŭ senvertebrulojn. Foje ĝi estas mezhejmita pro ties profitenda purigado de insektoj kaj la specio mem profitis de mediklarigado por pliigo de paŝtejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]