Tarapungo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tarapungo
NeuseelandSeagulls.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Tarapungo 'Larus scopulinus'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Larus scopulinus

Johann Reinhold Forster 1844

La TarapungoRuĝbeka tarapungo (Larus scopulinus), estas mevo de Novzelando, en la ĉefaj insuloj kaj en la aliaj kiel la Chatham, kie ĝi estas konata kiel Jackie, aŭ eĉ la subantarktaj insuloj. La nomo inter Māori estas Tarapunga kaj de tie la esperanta nomo, kiu klopodas ne konfuzigi kun la sudamerika Ruĝbeka mevo, Larus scoresbii kio estas tute nerilata specio kun pli malhela dorso, ĉar tiu ĉi Tarapungo estus anglalingve "Red-billed Gull", tio estas "Ruĝbeka mevo".

La Tarapungo estas eta mevo kun tutruĝaj beko, kruroj kaj piedoj, helgrizaj flugiloj kaj nigraj flugilpintoj. Ambaŭ seksoj estas similaj. Ĝi estas la plej eta mevo en Novzelando; lastatempe kalkulado nombris duonmilionon da birdoj en la lando. Ĝis antaŭnelonge ĝi estis konsiderata kiel subspecio de la Blanka mevo L. novaehollandiae kiu troviĝas en Aŭstralio, ĉar ambaŭ specioj estas tre similaspektaj. Tamen lastatempaj pristudoj pruvis, ke ili ne estas speciale rilataj.

Laŭ kutimoj la Tarapungo estas tipa mevo. Ĝi estas agresema restomanĝanto kaj kleptoparazita. Grandaj nombroj vivas ĉe urboj, ĉar plej granda parto de la novzelandaj urboj estas marbordaj aŭ preskaŭ, manĝante ĉe rubejoj. Nestado okazas en grandaj kolonioj; la birdoj formas regule stabilajn parojn sed ankaŭ pariĝas eksterpare. Okazas ceremonio rilate manĝado kaj manĝofero.

[redakti] Referencoj

  • BirdLife International (2004). Larus scopulinus. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 May 2006.
  • Mills, J. A. (1994). Extra-pair copulations in the Red-Billed Gull: Females with high-quality, attentive males resist. Behaviour, 128, 41-64.
  • Tasker, C. R., & Mills, J. A. (1981). A functional analysis of courtship feeding in the Red-billed Gull, Larus Novaehollandiae scopulinus. Behaviour, 77, 222ff

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj