Montara mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montara mevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Montara mevo 'Larus serranus'
Tschudi 1844
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Montara mevo, Larus serranus, estas mezgranda sudamerika mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu specio reproduktiĝas somere en la montaro Andoj (el Ekvadoro tra Peruo ĝis norda Ĉilio kaj Bolivio, ekzemple ĉe la lago Titikako) en montaraj riveroj, kaj ĉefe lagoj kaj lagetoj, kie ili estas la ununura mevo (3,000 ĝis 4,500 supermaraj m). Vintre ili malsupreniras al malalta montaro (ĉirkaŭ 2,000 m) kaj foje eĉ ĝis la marbordo, sed tio ne estas ilia kutima medio, ĉar ili kutimas nek strande nek klife. La entuta loĝantaro estas ĉirkaŭ 50,000 paroj, plej parto en Peruo kaj Ĉilio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri mezgranda mevo 44 ĝis 50 cm longa, maskloj iomete pli grandaj. Ili havas blankan korpon kaj helgrizajn dorson kaj flugilojn (kun nigroblankja pintoj). Somera plenkreskulo havas nigran kapon (nur vizaĝo kaj fronto, kun nuko, gorĝo kaj kolo blankaj) kaj ankaŭ blankan okulringon nekompletan. Brusto (iom roznuanca), ventro, subflugiloj kaj vosto blankaj. Beko kaj kruroj malhelruĝaj.

Vintre la kapo malnigriĝas kaj restas nur malhelaj makuloj post kaj ĉirkaŭ la okuloj. La kruroj malheliĝas. Junuloj estas pli brunaj kaj havas nigrajn krurojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Reproduktado okazas en la andaj somero, tio estas decembre kaj januare. En montaraj lagoj ili konstruas el akvoplantaro flosantan amasgrandan neston malproksime de la bordo kaj ankrite al fundaj plantoj. Ankaŭ surgrunde inter rokoj aŭ rifoj per malpligrandaj nestoj kaj foje ili reuzas abandonitajn nestojn de aliaj specioj, kiel anasojflamengoj. La ino demetas 2 aŭ 3 brunverdecajn ovojn, kiuj estas kovataj nur dumnokte kaj same pri la idoj, dum tage la gepatroj fiŝkaptas.

Ili estas socia birdo, sed nur per malgrandaj grupoj kiuj ĉestas akvoapudaĵon, kie ili manĝas fiŝojn; ili ankaŭ kaptas dumfluge aŭ surgrunde insektojn en apudaj terkulturejoj aŭ herbejoj. Ili ĉeestas ankaŭ rubejojn aŭ manĝas ronĝulojn, restaĵojn kaj birdidojn. Ili estas ĉiomanĝantaj kiel aliaj mevoj, sed apenaŭ manĝas moluskojn kaj marbestetojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]