Larĝbeka kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Larĝbeka kalidro
Limicola falcinellus.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limicola (disputita)
Koch, 1816
Specio: L. falcinellus
Limicola falcinellus
(Pontoppidan, 1763)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Larĝbeka kalidro, Limicola falcinellus, estas eta vadbirdo. Ĝi estas kutime konsiderata la ununura membro de ties genro Limicola, sed kelkaj pristudoj proponas, ke ĝi estu lokita en la genro Erolia kun la malgrandaj "kalidroj", sed pli lastatempaj pristudoj (Thomas et al., 2004) proponas, ke ĝi estu pli bone lokita en la genro Philomachus kun la Duelbirdo kaj eble kun la Pintovosta kalidro; certe ĝi estas nekutima membro de la grupo de kalidroj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas humida tajgo de marĉoj en arktaj nordaj Eŭropo -Skandinavio kaj Rusio- kaj Siberio. La Larĝbeka kalidro estas birdo tre migranta, kiu vintras en humidejoj el plej orienta Afriko, tra suda kaj sudorienta Azio ĝis Aŭstralazio. Ĝi estas tre socia kaj formas arojn kun aliaj kalidroj kaj vadbirdoj, ĉefe la Bunta kalidro. Spite ties reprodukta teritorio en Eŭropo, tiu birdo estas rara trapasantulo en okcidenta Eŭropo, eble pro la sudorienta migrovojo. La reprodukta loĝantaro nur en Eŭropo nombras ĉirkaŭ 14.000 aŭ 20.000 paroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Larĝbeka kalidro estas eta vadbirdo, iomete pli malgranda -15 ĝis 19 cm longa kun enverguro de 34 ĝis 37 cm kaj pezo de ĝis 45 g- ol la Bunta kalidro, sed kun pli longa beko – larĝa ĉebaze kaj iome subenkurvita pinte – kaj pli mallongaj kruroj, kio igas ĝin aliaspekta de aliaj kalidroj, kiel kaŭrita kaj pli longa sur tero. Reproduktantaj plenkreskuloj havas tre bilditaj grizaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj kun nigrecaj markoj bruste kaj ĉe strio laŭ longo subflugila. Ĝi havas du palajn striojn – tiu supraokula pli larĝa – inter malhelaj traokula strio kaj krono. Flugiloj estas longaj, mallarĝaj kaj pintakraj; helaj sube kaj malhelaj supre. Dumfluge la tuta birdo ŝajnas malhela supre kun malhela vosto kun malhela centra vertikala strio.

Vintre, ili estas helgrizaj supre kaj blankaj sube, kiel vintra Bunta kalidro, sed pluhavas la kapan bildon. Junuloj havas dorsojn similajn al tiuj de junaj ekzempleroj de Bunta kalidro, sed la blankaj flankoj kaj ventro kaj brunaj brustaj strioj estas diferencigaj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La masklo flugas ceremonie dum pariĝado. Ili konstruas neston surplanke, kie la ino demetas 4 ovojn flavecajn sed brunmakulitajn.

Ili manĝas en milda koto -foje eĉ ekde la akva surfaco- en marĉoj aŭ marbordo, ĉefe bekoplukante manĝaĵon per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn.

Alia[redakti | redakti fonton]

La Larĝbeka kalidro, Limicola falcinellus, estas unu el la specioj protektitaj de la Traktato por la Konservado de afrikaeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]