Blankvosta kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blankvosta kalidro
Temmincks Stint.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Blankvosta kalidro Calidris temminckii
Leisler 1812
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Blankvosta kalidro, CalidrisErolia temminckii, estas tre eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. La specifa nomo omaĝas la nederlandan ornitologon Coenraad Jacob Temminck.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu kalidro reproduktiĝas en marĉoj de tajgo de arkta norda Eŭropo kaj Azio kun ĉirkaŭ miliono da reproduktaj paroj en Rusio. En tiu teritorio oni inkludas sudan Skandinavion -malpli ol 20,000 reproduktaj paroj- kaj eventuale Skotion. Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, estas migranta birdo kiu vintras ĉe fluanta akvo en tropika Afriko kaj suda Azio. Pli malofte ĝi estis vidata en Norda Ameriko en Alasko, Brita Kolumbio kaj ŝtato Vaŝingtonio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, estas tre etaj vadbirdoj, nur 12-15cm longaj -kun enverguro de 28-30 cm kaj pezo de 17 ĝis 32 g- kaj similaj laŭ grando al Malgranda kalidro, Calidris/Erolia minuta. Tiuj estas pli mallongkruraj kaj longflugilaj ol la Malgranda kalidro, sed ankaŭ iom pli nemarkita aŭ samkolora dorse. La kruroj estas flavaj kaj la eksteraj vostoplumoj estas blankaj, malsimile de malhelaj kruroj kaj grizaj eksteraj vostoplumoj de la Malgranda kalidro. Beko kaj okuloj estas nigraj kaj super ili estas helaj strioj.

Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, estas ia senkolora griza vadbirdo kun ĉefe brunaj supraj partoj kaj kapo kaj blankaj subaj partoj escepte pli malhela brusto. Reproduktanta plenkreskulo havas dorsajn ruĝbrilajn plumojn kun nigraj centroj por markigi la ĝeneralan senkoloran aspekton. En vintra plumaro, la ĝenerala aspekto rememoras malgrandan version de Blankventra tringo.

Dumfluge supre la birdo montras brunan centron sed en vosto la bordo estas blanka kaj la fino de la bruna centro estas nigra. Ankaŭ en flugiloj la pinta duono kaj malantaŭo estas preskaŭ nigraj kaj en tiu lasta videblas blanka strio. Sube la birdo estas ĉefe blanka escepte bruna kapo kaj pintoduono en flugiloj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La voĉo estas laŭta kanto.

Ĝi montras diferencigan ŝveban montroflugon. Ili konstruas neston en surplanka truo kovrita de planta materialo, kie la ino demetas 3-4 ovojn; foje okazas dua demetado en alia nesto post unu semajno.

Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, manĝas en milda koto kun ioma plantaro, ĉefe bekoplukanta manĝaĵojn per rigardo. Ili havas diferencigan musecan manĝokutimon gvatante konstante la flakobordojn. Ili ne moviĝas tiom nervozece kiom parencaj specioj. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj aliajn etajn senvertebrulojn. Ili ne estas tiom sociaj kiom aliaj vadbirdojoj de la genro Calidris kaj malofte ili formas grandajn arojn.

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, ricevas sciencan kaj nacilingvajn nomojn laŭ Coenraad Jacob Temminck, nederlanda naturalisto.

Blankvosta kalidro, Calidris temminckii, estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Ŝajna hibridulo inter tiu specio kaj la Malgranda kalidro estis malkovrita en Nederlando (Jonsson, 1996).

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Jonsson, Lars (1996): Mystery stint at Groote Keeten: First known hybrid between Little and Temminck's Stint? Dutch Birding 18: 24-28.