Malgranda kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Malgranda kalidro
Littlestint86.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Kalidro Calidris
Specio: Malgranda kalidro Calidris minuta
Leisler 1812
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Malgranda kalidro, CalidrisErolia minuta, estas tre eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en arktaj Eŭropo -en norda Norvegio ĉirkaŭ 300 bredoparoj- kaj Azio en Siberio -ĉirkaŭ 100,000 reproduktaj paroj-, kaj estas birdo kiu migras longajn distancojn kaj vintras suden trapasante Eŭropon kaj la Mediteraneon al Afriko sub Saharo kaj al suda Azio en marbordoj de Arabio ĝis Barato. Ĝi povas esti malregula vagulo en Norda Ameriko. Ĝi estas socia birdo vintre, foje formante grandajn arojn kun aliaj vadbirdoj de la genro Calidris, ĉefe kun la Bunta kalidro, ĉe marbordaj kotejoj aŭ bordoj de insulaj lagetoj.

La multnombro de la loĝantaro de tiu specio kaj de la Rustokalidro dependas preskaŭ paradokse el la loĝantaro de lemingoj. Ĉar en jaroj kiam ne abundas lemingoj, predantaj specioj kiel Rabmevo kaj la Neĝostrigo, predas arktajn bredantajn vadbridojn anstataŭe.

Malgranda kalidro estas inter la specioj protektitaj de la Traktato por la konservado de afrikeŭraziaj migrantaj vadbirdoj (AEWA).

Ŝajna hibridulo inter tiu specio kaj la Blankvosta kalidro estis malkovrita en Nederlando (Jonsson, 1996).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ties eta grando (plej malgranda vadbirdo) -nur 12 ĝis 14 cm kun enverguro de 28 ĝis 31 cm kaj pezo de 20 ĝis 40 g-, maldika malhela beko, malhelaj kruroj kaj pli rapidaj movoj diferencigas tiun specion disde aliaj vadbirdoj escepte la aliajn malhelkrurajn kalidroj. Ĝi povas esti diferencigita en ĉiu plumaro pro ties kombino de maldika malhela beko, neretecaj piedfingroj kaj longaj unuaj projektadoj.

Reproduktanta plenkreskulo havas ruĝbrunajn kapon kaj dorson makulitan je nigro kaj blankajn superokulan strion kaj ventron, oranĝan plumokirlon ĉebruste, blankan gorĝon kaj blankegan von dorse. En vintra plumaro ĉio bruna aŭ malhela iĝas griza kaj identigado estas pli malfacila. Junuloj havas palajn kronajn striojn kaj ruĝecan bruston.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiu specio konstruas neston en nuda surplanka truo kie la ino demetas 3-5 verdecajn ovojn. Ĝi estas poligama kaj masklo kaj ino povas kovi apartajn demetaĵojn.

Manĝaĵo estas etaj senvertebruloj bekoplukitaj el koto.

Ili flugas kiel papilioj aŭ kiel vespertoj.

La voĉo estas akra "tit".

Ili vivas ĝis 9 jarojn.

Referencoj[redakti | redakti fonton]