Neĝostrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Nikteo
Bubo scandiacus (Linnaeus, 1758) Male.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Bubo
Specio: B. scandiacus
Bubo scandiacus
(Linnaeus, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Neĝostrigo (Nyctea scandiaca, Bubo scandiacus) estas granda arkta strigo; ĝia plumaro estas blanka, nigrebrune makulita aŭ striita. Ĝia felo estas uzata en peltindustrio.

Lineo konsideris la neĝostrigon strigo kaj donis al ĝi la latinan nomon strix scandiaca. Stephens konsideris ĝin la sola membro de aparta genro, nyctea. Molekulbiologiaj esploroj tamen montris ĝian parencecon al gufoj; do oni re-enordigis ĝin kiel bubo scandiacus.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tipa ino, Korkeasaari (Finlando)

Tiu ĉi flavokula blanka birdo estas facile rekonebla pro la koloro kaj rondoforma kapo. Ĝi estas 53-66 cm longa kun enverguro de 125-150 cm. Maskla plenkreskulo povas esti pure blanka, sed inoj kaj juuloj havas kelkajn malhelajn aŭ nigrajn horizontalajn strimakulojn, ĉefe en kapo, dorso kaj ventro. La vizaĝo kaj supra ventro (kiel formo de vo) estas ĉiam blanka. Junuloj estas tre striitaj kaj eĉ hegemonias malhela punktado. En la blanka vizaĝo kontrastas grandajn okulojn kun flava iriso kaj nigraj pupilo kaj okulringo; ankaŭ la pova beko estas nigra, sed kovrita de blanka plumaro forme de liphararo, kio havigas specifan kaj eĉ humoran aspekton. La densa plumaro, tre plumokovritaj piedoj kaj tiom blanka koloro estas karakteroj per kiuj la neĝostrigo montras sin kiel tre bone adaptita por vivo norde de la Arkta Cirklo.

La alvokoj de la neĝostrigo estas variaj, sed la alarmalvoko estas bojado, preskaŭ anaseca krek-krek-krek-krek; la ino havas ankaŭ pli mildajn miaŭojn pai-pai-pai-paiprek-prek-prek. La kanto estas profunda ripetita gou. Ili povas ankaŭ klaki siajn bekojn responde al minacoj aŭ ĝenoj. Kvankam ĝi estas nomita klakado, oni supozas, ke tiu sono estas farita reale per klikado de la lango, ne de la beko.

neĝostrigo en parko de Mannheim (Germanio)

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La neĝostrigo troviĝas tipe en la norda ĉirkaŭpola regiono, kie ĝi pasas sian someron norde de latitudo 60 gradoj. Tamen, ĝi estas specife nomada birdo, kaj ĉar movoj en la kvanto de la loĝantaroj de la eventualaj predatoj povas devigi la specion moviĝi, oni konas, ke la specio reproduktiĝis en pli sudaj latitudoj. Dum la lasta glaciepoko, estis en Centra Eŭropo paleosubspecio de tiu ĉi specio, nome Bubo scandiacus gallicus, sed lastatempe oni ne agnoskas subspecioj inter la vivanta loĝantaro.

Tiu ĉi holarktisa specio de strigoj nestumas surgrunde, kie konstruas truon pinte de amaseto aŭ ŝtono. Oni preferas lokon kun bona videblo, facila aliro al ĉasareoj, kaj manko de neĝo ekzemple inter musko. Oni povas uzi ŝtonetaron kaj abandonitajn nestojn de agloj. Reproduktado okazas en majo, kaj depende de la kvanto de manĝo disponeblas, la ovodemetado povas varii el 5 ĝis 14 ovojn, kiuj estas demetataj po unu, proksimume ĉiun tagon dum kelkaj tagoj. Eloviĝo okazas ĉirkaŭ post kvin semajnoj kaj la pure blankaj idoj estos zorgataj de ambaŭ gepatroj. Kaj la masklo kaj la inoj defendos la neston kaj la idojn el predantoj. Kelkaj restas en la reproduktaj zonoj, dum aliaj migras.

Tiu strigo, diference de aliaj strigoj, aktivas ĉefe dumtage kaj estas solema. Ĝi ŝvebas malrapide kaj persekutas la predojn. Gix gvatas eventualajn predojn ekde malaltaj gvatejoj

Teritorio[redakti | redakti fonton]

En Kanado

La neĝostrigo vintras sude tra Kanado kaj plej norda Eŭrazio, kun subitaj aperoj okazantaj pli sude en kelkaj jaroj. Estas informoj de vidaĵoj tiom sude kiom ĉe Teksaso, Georgio, la usona ŝtatoj de la Golfo de Meksikio, suda Rusio, norda Ĉinio kaj eĉ la Karibio. Inter 1967 kaj 1975, neĝostrigoj reproduktiĝis en la malproksima insulo Fetlar de Ŝetlandaj Insuloj norde de Skotio, Britio, sed nur kelkaj inoj estis vidataj kiel raraj vintraj vizitantoj ĉe la insuloj Ŝetlando, Foraj Hebridoj kaj Cairngorms.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi pova birdo manĝas ĉefe lemingojn kaj aliajn ronĝulojn, sed foje se ili malabundas, aŭ dum la reprodukta epoko de Monta lagopo, ili povas manĝi junajn montajn lagopojn. Kiel oportunemaj ĉasistoj, ili manĝas ampleksan varion de etaj mamuloj kaj birdoj, sed ili povas profiti pli grandajn predojn, ofte sekvante la spurojn en la neĝo por trovi manĝaĵojn. Idoj bezonas almenaŭ du lemingojn ĉiutage, kaj la tuta familio povas manĝi ĝis 1500 lemingojn antaŭ la sendependiĝo de la junuloj.[1]

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La neĝostrigo - Bubo scandiacus

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]