Ŝetlandaj Insuloj
El Vikipedio
(La blazono kaj devizo de la insularo estis ĝentile provizitaj de la Konsilantaro de la Ŝetlandaj Insuloj en Lerwick, kun permeso uzi ilin.)
Ŝetlandaj insuloj (angle Shetland [ŝetland]) estas insularo norde de Skotlando. Ĝi apartenas al Skotlando. La loĝantoj estas nordianidoj, sed hodiaŭ (dialekte) angleparolantaj. La flago kun Skandinavia kruco sed Skotaj koloroj simbolas tion.
[redaktu] Historio
La Ŝetlandaj insuloj, aŭ Ŝetlandoj, estis frue loĝataj de vikingoj, kaj dum 500 jaroj ili apartenis al Norvegio. En 1472, Skotlando ekkontrolis Ŝetlandon, tiam nomata Hjaltland. Iompostiome la skandinavan lingvon Norn anstataŭigis skota dialekto. Dum la Dua mondmilito norvegaj fuĝintoj alvenis tien, ĉar jenaj insuloj plej proksimas al Norvegio de ĉiuj ejoj de Britio. (Vidu ankaŭ je Nordio.)


