Tajera mevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tajera mevo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Mevoj Larus
Specio: L. thayeri
Larus thayeri
WS Brooks, 1915, Buchanan Bay, Ellesmere Island
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Larus glaucoides thayeri

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Tajera mevo (Larus thayeri) estas granda blankokapa mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas birdo propra de Norda Ameriko kaj reproduktiĝas en la rokaj arktaj insuloj de Kanado kaj vintras ankaŭ en tiuj insuloj sed ĉefe en la marbordo de la Pacifiko, el suda Alasko al la Kalifornia Golfo, kvankam estas vintraj loĝantaroj en la Grandaj Lagoj kaj la alta parto de la rivero Misisipo. Tiu specio estis iam kiel eventuala vaganto ĉe Tamaulipas en Meksikio, Danio kaj aliaj partoj de okcidenta Eŭropo kaj Japanio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Intermeza inter Amerika arĝentmevo kaj Blankflugila mevo laŭ koloro kaj aspekto la Tajera mevo (Larus thayeri) estis foje konsiderata kiel samspecia kun unu aŭ ambaŭ el la du menciitaj specioj. En nereprodukta plumaro ĝi havas helgrizajn suprajn partojn, kun rimarkindaj nigrecaj flugilpintoj kaj sufiĉe da bruna striado en kapo kaj kolo. En reprodukta plumaro ĝi havas malhelgrizajn suprajn partojn, kun rimarkindaj nigrecaj flugilpintoj. Kapo, kolo, brusto, ventro kaj subflugiloj estas ĉefe blankaj kaj la kruroj estas rozkoloraj. La beko estas flava kaj estas ruĝa makuleto en la suba makzelo antaŭ la bekopinto. La koloro de la irizo estas plej ofte malhela. Plenkreskulo pezas ĉirkaŭ 1 kg (900 ĝis 1100 g) kaj estas 52 ĝis 60 cm longa kun enverguro de 125 ĝis 135 cm. Somere kapo kaj kolo estas blankaj kaj la beko pli brilflava. Ambaŭ seksoj estas identaj. Junuloj estas brunaj, kun nigraj bekoj kaj kruroj kiuj poste rozkoloriĝas; ili atingas plenkreskan plumaron post kvar jaroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Vintre ĝi troviĝas en etaj grupoj de miksitaj aroj de grandaj mevoj, kvankam la specio povas ariĝi en grandaj aroj per si mem en kelkaj lokoj. Somere la specio troviĝas en tundro de altaj arktaj insuloj. Ili reproduktiĝas ankaŭ en miksitaj kolonioj ĉe klifoj aŭ rifoj. La ino demetas 2 aŭ 3 bluajn aŭ brunverdajn ovojn en nestoj kovritaj de herbo, musko aŭ likenoj. Ambaŭ gepatroj kovas dum 23 ĝis 27 tagojn kaj manĝigas la idojn.

La voĉo konsistas el miaŭo kaj kriantaj notoj “kiu-kiu-kiu”, simila al tiu de Amerika arĝentmevo.

Ili manĝas fiŝojn, kalmarojn, krustulojn, ovojn kaj birdidojn, berojn, kadavraĵojn kaj aliajn putraĵojn aŭ rubaĵojn. Ili povas plonĝi.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Okazas longdaŭra debato pri la taksonomia statuso de tiu specio, ĉar kelkaj fakuloj konsideras la Tajera mevo kiel la malhelan formon de la Blankflugila mevo, kaj la Kumliena mevo (foje konsiderata kiel subspecio ĉu de la Tajera mevo ĉu de de la Blankflugila mevo) kiel intermeza ekzemplo, formante geografian mutacion pli ol aparta specio. La Asocio de Amerikaj Ornitologoj konsideris la specion Tajera mevo kiel subspecion de la Amerika arĝentmevo el 1917 ĝis 1973, kiam ili decidis ke ĝi estu separata specio disde la Arĝentmevo. Dum multfoje oni pludaŭre sugestis ke tiu specio estu pli bone subspecio aŭ eĉ formo de Blankflugila mevo, la AAO kaj la kampogvidistoj de Nordameriko plukonsideras la specion Tajera mevo kiel separata specio. La Asocio de Britaj Ornitologoj samopinias kun la periodaĵo Birds of North America konsiderante la tri birdojn kiel formojn de Blankflugila mevo.

Kaj la komuna kaj la scienca nomoj omaĝas la ornitologon John Eliot Thayer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]