Marmora urieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Marmora urieto
WO 2087 Marbled Murrelet.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Brachyramphus Brachyramphus
Specio: Marmora urieto 'Brachyramphus marmoratus'
Johann Friedrich Gmelin 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Marmora urieto (Brachyramphus marmoratus) estas eta marbirdo de la familio de Aŭkedoj kiu loĝas en Norda Pacifiko. Ĝi estas nekutima membro de la familio de aŭkedoj, kiu nestumas malproksime interne en malnovaj arbaroj. Tiu nestokutimo en arboj ne estis konata ĝis kiam arbogrimpanto trovis idon en 1974. Oni supozas, ke la Marmora urieto, kune kun la tre rilataj Longbeka urieto kaj Mallongbeka urieto malpliiĝis laŭnombre lastatempe. Tiu malpliiĝo kaj ties asociado kun la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj igis ilin blazonajn speciojn por la movado por konservado de arbaroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Marmora urieto estas eta (25 cm longa), fortika aŭketo kun maldika nigra beko. Ĝi havas pintajn flugilojn kaj plumaron variantan laŭ sezono. La nereprodukta plumaro estas tipe blanka sube kun nigraj krono, nuko, flugiloj kaj dorso. Inter nigra krono (kaj ĉirkaŭokulo) kaj nuko estas eta blanka parto kiu kunigas la du flankoj de la granda blanka gorĝomakulo. Tiam foje la limo inter blankaj kaj nigraj partoj ne estas klara, sed aspektas kvazaŭ marmoraj makuloj kaj de tie la nomo. Tiu birdo similaspektas kun sia plej parenca samgenrano, la Longbeka urieto. Fakte tiuj specioj estis konsiderata samspeciaj ĝis 1998. Ili estas preskaŭ samaj. Laŭ reprodukta plumaro, ambaŭ havas brunajn punktatajn korpon kaj vizaĝon. La longbeka urieto havas pli palan gorĝon kaj la Marmora urieto havas la blankan kolumon en vintra plumaro, kion ne havas la Longbeka. La Marmora urieto havas pli mallongan bekon kaj estas iom pli malgranda ol la Longbeka.

Kutimaro kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ido de Marmora urieto

La Marmora urieto manĝas en maro kaj en pelagaj akvoj (ofte asociataj kun varmofluoj) kaj en protektitaj golfetoj. Ili manĝas ĉefe sablofiŝojn, kaj ankaŭ haringojn, kapelinojn kaj perkojn. Tiu birdo ne estas konata for de la marbordo de Pacifiko en Norda Ameriko, kaj ĉiu interna kaj orienta vidaĵo de Brachyramphus estas de la rilata parenco Longbeka urieto.

La reprodukta kutimaro de la Marmora urieto estas tre nekutima, ĉar malkiel marbirdoj for de ties genro ili ne nestumas en kolonioj, sed male ili nestumas en branĉoj de malnovaj koniferoj kiel okcidenta cugo, Sitka-piceo kaj Menzies-pseŭdocugo, tiom malproksime kiom 80 km interne. La ino demetas unu ovon sur amaseto el likenomusko sur tiuj branĉoj (pli mlaoften surgrunde). La ovo estas kovata dum unu monato kaj poste la ido estas manĝigata dum ĉirkaŭ 40 tagoj ĝis kiam la ido sendependiĝas kaj ekflugas al la maro neakompanata. Reprodukta sukceso estas malalta kaj multaj idoj mortiĝas.

La Marmora urieto kaj homoj[redakti | redakti fonton]

La Marmora urieto estas konsiderata tutmonde minacata, kun konstato de malpliiĝo en sia teritorio dum la lastaj jardekoj. La plej danĝera minaco estas perdo de ĝia nestomedio pro malpliigo de arbaroj por homa loĝado, sed ankaŭ aliaj kialoj kiel predado de agloj kaj falkoj, homa ĝenado kaj plivarmigo de la ocenoj estas gravaj. La loĝantaro en Vaŝingtono, Oregono kaj Kalifornio estis listitaj kiel minacataj en 1992 de usona naturservo pro perdo de nestomedio, enretiĝo kaj oleoverŝado. La aliaj loĝantaroj (Alasko kaj Kanado) estas estantaj kontrolataj. La specio iĝis blazono por la barakto konservi ña malnovajn arbarojn laŭ la marbordo de Pacifiko el Kalifornio ĝis Alasko.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]