Mallongbeka urieto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mallongbeka urieto
Kittlitzs murrelet.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Aŭkedoj Alcidae
Genro: Brachyramphus Brachyramphus
Specio: Mallongbeka urieto 'Brachyramphus brevirostris'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Brachyramphus brevirostris

Nicholas Aylward Vigors 1829

La Mallongbeka urietoKitlitza urieto, (Brachyramphus brevirostris) estas eta marbirdo de la familio de aŭkedoj kiu troviĝas en akvoj ĉe Alasko kaj orienta Siberio. Tiu ĉi endanĝera specio estas, kiel la proksima parenco marmora urieto, nekutima inter marbirdoj pro reproduktiĝi for de kolonio de marbirdoj, en izolitaj lokoj de montopintoj, kie la nestoj estis konataj de Indiĝenoj dum multaj jaroj antaŭ skeptikaj ornitologoj priskribis kaj fotis ilin. Temas pri ne tre konata kaj pristudata specio (pro siaj malatingeblaj reproduktejoj kaj malstabila vivo en maro), kvankam ties statuso kaj la rilato kun la Marmora urieto kreskis la intereson pri tiuj studoj.

Aspekto kaj teritorio[redakti | redakti fonton]

La mallongbeka urieto estas, kiel la Marmora urieto, eta fortika aŭketo, 25 cm longa kun maldikaj kruroj kaj kamufla plumaro dum la reprodukta sezono. La koloro de la reprodukta plumaro, grizbruna, respegulas la kutimon reprodukti surgrunde ĉe neĝokampoj. Vintre ili adoptas la blankonigran plumaron tipan de multaj marbirdoj, krom nigran strion ĉebruste. Ambaŭkaze la supraj partoj (ĉefe plej supra krono kaj dorso) estas malhelaj kaj subaj partoj (kaj vizaĝo) blankaj vintre kaj helaj (brunpunktitaj) dum reprodukta sezono); vintre la granda nigra okulo havas blankan okulringon kaj pli eksteran nekompletan nigran ringon, dum reprodukta sezono estas bruna makulo malantaŭ la okulo. Ambaŭsezone la malhela dorso montras helan strion komence de la dorso. La beko estas pli malgranda ol tiu de la Marmora urieto.

La mallongbeka urieto ĉefe reproduktiĝas kaj loĝas en marbordaj areoj de Alasko, kaj en tero ĉe Prince William Sound, duoninsulo Kenai, kaj disigite ĉe okcidenta marbordo kaj laŭlonge de Aleŭtoj (90 % de la tuta loĝantaro). Ĝi nestumas ankaŭ en Siberio kaj eble en insulo Wrangel. Oni supozas, ke vintre ili estas iom pli sude en akvoj senglaciaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

La mallongbeka urieto manĝas ĉe marbordoj, ĉefe ĉe akvoj glaciproksimaj. Ili manĝas ĉefe larvajn fiŝojn, krilon kaj alian etan zooplanktonon. La idoj estas manĝigataj el pli grandaj fiŝoj kunportitaj en la beko.

La mallongbeka urieto estas unu el la malpli konataj aŭkedoj, kvankam almenaŭ oni konas, ke ili ne nestumas en kolonio de marbirdoj, sed en arbaroj de internaj montoj malproksime de maro. La nestoj situas en sudaj deklivoj surgrunde, ofte proksime de neĝo. La ino demetas ununuran ovon (kiu estas kovata dum nekonata tempospaco). La idoj estas manĝigataj dumtage kaj atingas sendependan pezosufiĉon post ĉirkaŭ 25 tagoj. La danĝera naturo de la nestoteritorio implicas, ke la idoj devas pluhavi la kamuflan lanugon dum pli da tempo ol aliaj samfamilianoj, fakte ĝis 12 horojn antaŭ elnestiĝo. Oni supozas, ke ili ekflugas al la maro, sed ankaŭ oni supozas, ke ili povas atingi la maron laŭlonge de riveroj. Post elnestiĝo, oni supozas, ke la ido jam ne plu ricevas gepatran zorgadon, neniam idon oni vidis en maro kun plenkreskulo.

Minacoj[redakti | redakti fonton]

La mallongbeka urieto estas konsiderata tre endanĝera, ĉefe pro perdo de medio (ŝajne ankaŭ dependas de malpliiĝantaj glaĉeroj), ĝenado el ŝipoj kaj oleoverŝado. Ĉirkaŭ 7-15 % de la tutmonda loĝantaro, oni supozas, mortis dum la oleoverŝado de la ŝipo Exxon Valdez. Nuntempe oni supozas, ke la tutmonda loĝantaro estas inter 15.000 kaj 35.000 birdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2005). Brachyramphus brevirostris. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Endanĝerita specio
  • Gaston, Anthony; Jones, Ian (1998). The Auks, Alcidae. Oxford University Press, ISBN 0-19-854032-9
  • Day, R. H., D. J. Kuletz, and D. A. Nigro. 1999. Mallongbeka urieto (Brachyramphus brevirostris). In The Birds of North America, No. 435 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Birds of North America, Inc., Philadelphia, PA.