Longbeka tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Longbeka tringo
Dowitcher - natures pics.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Limnodromus
Specio: L. scolopaceus
Limnodromus scolopaceus
(Say, 1823)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Longbeka tringoLongbeka galinaga tringo, Limnodromus scolopaceus, estas mezgranda vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj estas mezgrandaj birdoj -24 ĝis 30 cm longaj, pezo de 90 ĝis 135 gr kaj enverguro de 42 ĝis 51 cm-; ili havas verdflavecajn longajn krurojn kaj longan rektan malhelan bekon. La korpo estas malhelbruna supre kaj ruĝeca sube kun blanka gorĝo, punktita brusto kaj striitaj flankoj. La vosto havas nigroblankan striitan bildon kaj estas mallonga, tiele la kruroj videblas dumfluge. La vintra plumaro estas ĝenerale griza. La kapo montras malhelan strion traokulan, supre alian helan kaj supre malhelan kronon. Inoj estas pli grandaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas humida tundro en malproksima nordo de Norda Ameriko -Alasko kaj nordokcidenta Kanado- kaj orienta Siberio. Ili preferas herbejojn kaj junkejojn, marĉojn kaj lagobordojn.

Tiuj birdoj migras al suda Usono kaj pli suden ĝis Meksikio kaj Centra Ameriko. Migras unue inoj, poste maskloj kaj fine junuloj. La birdo estas rara sed regula vizitanto en Eŭropo, ekzemple en Britio, kie kelkaj ekzempleroj ĉeestas foje longe. Fine de 20a jarcento oni supozas, ke estas ĉirkaŭ duonmiliono da ekzempleroj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Longbeka tringo manĝas per tuŝoprobado en neprofunda akvo aŭ malsekega koto. Ili manĝas ĉefe insektojn, moluskojn, krustulojn kaj marajn vermojn, sed ankaŭ manĝas iome da planta materialo.

La voĉo estas ia “kiik”.

La Longbeka tringo estas vidata proksime de fluanta akvo plie ol la Mallongbeka tringoMallongbeka galinaga tringo, Limnodromus griseus.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ili estas monogamoj kaj nestumas surplanke, plej ofte proksime de akvo kie la fundo de la nesto mem restas malseka. La ino demetas 4 brunajn ovojn kiuj estos kovataj dum 3 semajnoj de ambaŭ gepatroj. La idoj elnestiĝas kaj ekmanĝas 1 tagon post eloviĝo. Ambaŭ gepatroj zorgas sed la ino forlasas la neston tuje. La idoj ekflugas antaŭ unu monato.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]