Flavbrusta kalidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavbrusta kalidro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Calidris Calidris
Specio: Flavbrusta kalidro 'Calidris bairdii'
Coues 1861
Arealoj: verde: tutjara, flave: somere, blue: vintre
Arealoj: verde: tutjara, flave: somere, blue: vintre
Arealoj: verde: tutjara, flave: somere, blue: vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Flavbrusta kalidro, CalidrisErolia bairdii estas eta kalidro kaj eta vadbirdo de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas norda tundro en arktaj regionoj de Kanado kaj Alasko, kiel la Blankpuga kalidro, sed eĉ en pli ampleksa zono el orienta Siberio ĝis okcidenta Gronlando. Ili estas longdistance migrantaj birdoj tra lagaj regionoj kaj vintras en diversaj humidejoj kiel strandoj, dunoj, ktp., de suda Suda Ameriko, tio estas el suda Brazilo kaj el Peruo ĝis Fuegio kaj Ĉilio. Ili estas raraj vaguloj en okcidenta Eŭropo. Pli precize la migrado okazas tra la centraj ŝtatoj de Kanado kaj Usono, Centra Ameriko -sen insuloj de la Karibo- kaj la tuta marbordo de la sudamerika Pacifiko. Poste la birdoj eniras en pli internaj regionoj ĝis lagoj en montaraj regionoj de Andoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri etaj kalidroj longaj nur je 14 ĝis 18 cm kun enverguro de 35 ĝis 46 cm kaj pezo de 27 ĝis 63 g. Inoj estas iomete pli grandaj. Plenkreskuloj havas nigrajn krurojn kaj mallongan maldikan malhelan bekon. Ili estas malhelbrunaj supre kaj ĉefe blankaj en subaj partoj kun nigra makulo en pugo kaj vosto. La kapo kaj brusto estas helbrunaj kun malhelaj strioj en brusto kaj ĝenerala okra koloro -kio nomigas la specion- kaj hela supraokula strio. En vintra plumaro, tiu specio estas pli pala grizbruna supre. Tiu birdo malfacile diferenciĝas el aliaj similaj etaj vadbirdoj; ĉiuj estas konataj kiel kalidroj.

Unu el la plej certigaj ecoj estas la longaj flugiloj, kiuj estas pli longaj ol la vosto, kiam la birdo staras surplanke kaj aspektas specifa kalidro kun pli longeca starmaniero. Nur ankaŭ Blankpuga kalidro montras tion, sed tiu diferenciĝas klare pro la blanka pugo kio nomigas ĝin, dum la Flavbrusta kalidro havas malpli ruĝecan kaj skvamecan dorson.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas ĉe kotejoj -sed ankaŭ ĉe pli sekaj lokoj ol aliaj kalidroj- bekoplukante per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn, kaj ankaŭ etajn krustulojn. Vintre ili ariĝas laŭ grupoj de 20 aŭ 30 por manĝi kaj defendi teritorion.

Ili konstruas neston surplanke, kutime en sekaj lokoj kun malalta plantaro; temas pri surplanka truo kovrita de likeno aŭ planta materialo. La ino demetas 4 ovojn kovotajn de ambaŭ gepatroj dum 3 semajnoj. Ambaŭ ankaŭ zorgas la idojn, sed la ino formigras antaŭe.

Estas loĝantaro de ĝis 100,000 birdoj.

Flavbrusta kalidro povas hibridiĝi kun la Stepkalidro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]