Fuegio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Fuegio
Fuegio kaj Magelana Markolo
Fuegio kaj Magelana Markolo
Akvejo Drake-pasejo
Geografia situo 54° 6′ S, 68° 36′ W-54.101666666667-68.6025Koordinatoj: 54° 6′ S, 68° 36′ W
Fuegio (Argentino)
DEC
Fuegio
Nombro de insuloj
Ĉefa insulo Isla Grande de Tierra del Fuego
Tuta areo 73 746 km²
Loĝantoj 137 000
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Fuegio (hispane Tierra del Fuego = Fajrolando) estas insularo ĉe la suda pinto de Sudameriko, de kiu ĝin disigas la Magelana Markolo. Ĝia suda pinto estas la Horna Kabo.

La insularo grandas 71.550 km² kaj havas 140.500 loĝantojn. En 1881 ĝi estis dividita inter Argentino kaj Ĉilio; en la orienta, argentina parto vivas ĉ. 133.000 homoj, en la okcidenta, ĉilia, ĉirkaŭ 7.500. Preskaŭ ĉiuj vivas en la malmultaj urboj:

Elkosma vido de Fuegio
  • Argentinaj urboj:
    • Rio Grande (60.000)
    • Ushuaia (ĉefurbo, 60.000):(54° 48′ S; 68° 18′ U Mapo)
  • Ĉiliaj urboj:
    • Porvenir (ĉefurbo, 5.000)
    • Puerto Williams (2.000):(54° 55′ S; 67° 37′ U Mapo)

La argentina parto estas propra provinco de Argentino (Tierra del Fuego).

La unuaj eŭropanoj, kiuj vidis Fuegion, estis la anoj de la ekspedicio de Magelano, kiu en oktobro 1520 trovis la laŭ li nomitan markolon kaj tranavigis ĝin por atingi la Pacifikon. Post observo de la fajroj de la loĝantoj ili donis al la lando la nomon "Fajrolando" (aŭ "Lando de Fajro").

[redakti] Galerio

[redakti] Eksteraj ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj