Ridmevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ridmevo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Laredoj Laridae
Genro: Larus Larus
Specio: Chroicocephalus ridibundus
Linnaeus 1766
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj  Forvagi
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  • Sinonimoj

    Larus ridibundus

    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Larus ridibundus
    מפת תפוצה
    mapo de distribuado

    La ridmevo (Chroicocephalus ridibundus) estas malgranda mevo, tio estas birdo de la familio de Laredoj kaj ordo de Karadrioformaj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Ĝi reproduktiĝas en plej granda parto de Eŭropo -el Islando kaj Britaj Insuloj, suda Skandinavio ĝis centra kaj orienta Eŭropo, escepte la plej norda- kaj Azio ĝis orienta Siberio, kaj ankaŭ en marborda orienta Kanado. Plej granda parto de la loĝantaro estas migranta kaj vintras pli suden, sed kelkaj birdoj en la plej mezvarmaj kaj okcidentaj regionoj de Eŭropo estas loĝantaj. Kelkaj birdoj vintras en plej nordorienta Usono.

    Oni supozas ĉirkaŭ du milionojn da ekzempleroj por la tuta Eŭropo.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Tiu mevo estas 37–44 cm longa kun enverguro de 94–105 cm kaj pezo de 225 ĝis 350 g. Ĝi estas tre simila al la Nigrakapa mevo, tio estas, ĝi havas malhelan kapon, grizajn dorson kaj flugilojn, blankajn kolon, bruston, ventron kaj voston, tre ruĝajn bekon kaj krurojn kaj la okuloj havas okulan ruĝan mallarĝan ringon, sed pli rimarkindajn blankajn duonringojn tre kontrastajn kun la nigra kapo, sed tiu ĉi specio estas iome pli malgranda. En bekopinto estas nigra makuleto. Ĝi havas ne vere nigran kapon kiel la Nigrakapa mevo, ĉar plenkreskulo de la Ridmevo havas malhelbrunan kapon kaj blankajn malantaŭan kapon kaj nukon; krome tiu ĉi havas nigron en fino de blankaj flugilpintoj. La malhela kapo perdiĝas vintre kaj anstataŭe estas nur griza striita masko.

    Tiu holarkta specio havas plenkreskulan plumaron post du jaroj. Unuajaruloj havas nigran finan strion en vosto kaj pli da malhelaj zonoj en flugiloj kaj somere malpli hela kapo.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La Ridmevo (Larus ridibundus) estas oportunema ĉiomanĝanta kiel la Nigrakapa mevo sed tiu estas agresema kontraŭ tiu ĉi. Ĝi manĝas ĉefe insektojn el plugitaj kampoj, sed ankaŭ fiŝojn kaj moluskojn kaj ankaŭ el urbaj rubejoj. Pro oportunemo kaj agresemo (rabado) temas pri tre pliiĝanta specio.

    Tiu mevo reproduktiĝas en kolonioj en grandaj kanejoj aŭ marĉoj aŭ lagaj insuloj. Kiel plej granda parto de mevoj, ĝi estas tre socia vintre kaj dum manĝado kaj dum vespera ripozado. Ĝi ne estas enmara specio kaj pro tio estas malofte vidata en maro malproksime de la marbordo kaj ja tre ofte en urboj.

    Tiu estas bruema specio, ĉefe ĉe kolonioj, kun laŭta alvoko "kri-aa" aŭ "ti-aa" kvazaŭ ridegeca kio nomigas la specion en latinlingva scienca nomo kaj ankaŭ en multaj nacilingvoj kiel Ridmevo (Larus ridibundus). En tiuj kolonioj okazas ofte kvereloj kun specialaj ceremonioj: la birdo montras la nigran vizaĝon agreseme, sed ankaŭ la blankan nukon kiam kapitulacas. Okazas ankaŭ aliaj ceremonieroj.

    Ili vivas ĝis 32 jarojn.

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Chroicocephalus ridibundus - MHNT

    La Ridmevo (Larus ridibundus) estas monogama kaj ceremonias por pariĝado: la masklo vomas por la ino. Ili konstruas la neston surgrunde kaj kovras ĝin per branĉetoj aŭ herberoj kaj plumoj inter sablo aŭ plantoj, ĉiam en la sama loko. La ino demetas 2 aŭ 3 brunecajn ovojn kun makuletoj por kamuflado. Ambaŭ gepatroj kovas dum pli ol 3 semajnoj. Post eloviĝo la idoj restas ĉeneste almenaŭ dum unu semajno kaj elnestiĝas entute post unu semajno. La kolonioj -ĝis de 1,000 paroj- povas esti miksitaj kun ŝternoj.

    Aliaj[redakti | redakti fonton]

    La Ridmevo (Larus ridibundus) estas blazona birdo de Tokio kaj la cirkuladsistemo Jurikamome ricevas sian nomon de ĝi.

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Franclingva ejo pri Glacimevo]