Tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Tringo
Wood Sandpiper (Breeding)- Bharatpur I2 IMG 8646.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: ''Tringo'' ' Tringa '
Specio: Tringo ''Tringa''
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La tringoj estas specioj de vadbirdoj en genroj karakterizitaj de mezlonga beko kaj longaj, ofte brilkoloraj, kruroj. Ili aprtenas al familio de Skolopedoj kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Ili ĉasas videblajn predojn plie ol per tuŝoprobado kiel plej granda parto de vadbirdoj.

Tiuj specioj rilatas al mezvarmaj regionoj por bredado ol la resto de tiu grandparte arkta familio. Ili troviĝas ĉe fluanta akvo plie ol multaj vadbirdoj.

Nekutime inter vadbirdoj, kelkaj el tiu grupo, ĉefe la Blankpuga tringo, nestumas en arboj uzante malnovajn nestojn de aliaj birdoj, kutime de Najtingaloj.

FAMILIO SKOLOPEDOJ

Taksonomio kaj evoluo[redakti | redakti fonton]

La plej proksimaj parencoj de tringoj estas la falaropoj, la ŝtonturnuloj kaj la kalidroj (van Tuinen et al. 2004). La nuntempa grupo estas nune konsiderata kiel formata el granda genro Tringa kaj el du tre malgrandaj, similaj kun la stato trovata en multaj aliaj vadbirdoj kiel tiuj de la grupoj de kalidroj, galinagoj kaj skolopojmevoj. La Striflugila tringo, Tringa semipalmata, eksa Catoptrophorus semipalmatus, la Mallongkrura tringo, Tringa brevipes - eksa Heteroscelus brevipes kaj la Griza flavkrura tringo, Tringa incana - eksa Heteroscelus incanus, igixs nuntempe atribuitaj al genro Tringa (Pereira & Baker, 2005); tiuj genroŝanĝoj estis konsekvence adoptitaj de la American Ornithologists' Union (Banks et al., 2006).

Similaj pristudoj indikis ke kelkaj morfologiaj ecoj kiel detaloj de la klaviklostoforkosto kaj pelvo evoluis paralele kaj ne estas indikiloj de proksima rilato. Simile la koloroj de kruroj kaj piedoj sufiĉe diferenciĝas inter proksimaj parencoj kiel la Malhela tringo, Tringa erythropus, la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Griza tringo, Tringa nebularia, ekzemple pli parencaj inter si ol aliaj specioj de la grupo; la jarcenta krurkoloro iĝis ekzemple senkolora ĉe la Blankpuga tringo, Tringa ochropus. Krome la molekula filogenio pruvas, ke la ĝeneralaj kutimoj, grandoj kaj bildoj de supra plumaro estas bonkvalitaj indikiloj de evolua rilato ene de tiu grupo.

La Tringa guttifer, rara kaj endanĝerita specio ne estas atingebla por molekulaj analizoj. Ĝi estas kvazaŭ malsimila kaj estis iam lokita ĉe monotipa genro Pseudototanus. Ĝi ŝajnas pli proksima al grupoj semipalmata-flavipesstagnatilis-totanus-glareola, kvankam ĝi havas ankaŭ similaĵojn kun la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Griza tringo, Tringa nebularia.

Fosiliaj tringoj estas konataj eĉ el Mioceno kaj Plioceno (ĉ. 5 mya), eble eĉ el Eoceno kaj Oligoceno (ĉ. 33-30 mya), kio irus pli malproksimen ol la plej granda parto de la nunaj genroj de birdoj. Tamen estas necerta ĉu Tringa edwardsi apartenas ja al nuna genro aŭ temas pri malsama praformo. La tempon de la disigo inter tringoj kaj falaropoj oni kolpodis fiksi je 22 mya, komence de la Mioceno (Paton et al., 2003); oni ne konas fosiliojn de tiu epoko kaj kvankam la kalkulo estas nur supozo, ĝi supozigas, ke T. edwardsi ne apartenas certe al moderna genro. Tamen molekulaj datigoj (Pereira & Baker, 2005) -kio ne estas tamen certiga- indikas, ke la disiĝo inter la du konataj grupoj okazis inter 20 kaj 5 mya, kio supozigas, ke la evolua historio de tringoj kaj parencoj ne povas estis certigitaj de konataj fosilioj.

"Totanus" (=Tringa) teruelensis ne estas ŝajne tringo (Olson, 1985).

  •  ?Tringa edwardsi (Malfrua Eoceno/Frua Oligoceno ĉe Mouillac, Francio)
  • Tringa sp. 1 (Malfrua Mioceno/ Frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)
  • Tringa sp. 2 (Malfrua Mioceno/ Frua Plioceno ĉe Lee Creek Mine, Usono)
  • Tringa antiqua (Malfrua Plioceno ĉe Meade County, Usono)
  • Tringa ameghini (Malfrua Pleistoceno ĉe Talara Tar Seeps, Peruo)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Banks, Richard C.; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J. V. Jr.; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2006): 47a Kromaĵo al Listigo de Usonaj Birdoj de Usona Ornitologistaro. Auk 123(3): 926–936. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Olson, Storrs L. (1985): Section X.D.2.b. Scolopacidae. In: Farner, D.S.; King, J.R. & Parkes, Kenneth C. (eds.): Avian Biology 8: 174-175. Academic Press, New York.
  • Paton, Tara A.; Baker, Allan J.; Groth, J. G. & Barrowclough, G. F. (2003): RAG-1 sequences resolve phylogenetic relationships within charadriiform birds. Molecular Phylogenetics and Evolution 29: 268-278. COI:10.1016/S1055-7903(03)00098-8 (HTML abstract)
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract
  • van Tuinen, Marcel; Waterhouse, David & Dyke, Gareth J. (2004): Avian molecular systematics on the rebound: a fresh look at modern shorebird phylogenetic relationships. Journal of Avian Biology 35(3): 191-194. PDF fulltext