Griza tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Griza tringo
Tringa nebularia (Marek Szczepanek).jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: Griza tringo Tringa nebularia
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Tringa nebularia

Gunnerus 1767

La Griza tringo, Tringa nebularia, estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.

Ĝi formas unuecan grupon kun la Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Malhela tringo, Tringa erythropus, kiuj inter ili montras la bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.

La Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca kaj la Griza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en breda plumaro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La Griza tringo estas subarkta birdo, kiu reproduktiĝas el norda Skotio tra Skandinavio orienten, tra nordaj Eŭropo kaj Azio, pli precize tra centra Siberio ĝis Manĉurio kaj Kamĉatko. Tie ĝi ĉeestas tajgon, arbustejojn kaj sekejojn proksime de torfejoj. Tiu migranta palearkta specio vintras en marbordoj de okcidenta Eŭropo, la Mediteraneo, Afriko, suda Azio kaj Aŭstralazio, kutime ĉe fluanta akvo, marbordoj, sablejoj kaj strandoj, lagetoj, ktp.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La griza tringo estas grandaj vadbirdoj -30 ĝis 35 cm longaj, enverguro de 55 ĝis 60 cm kaj pezo de inter 150 kaj 270 g-, brunaj en breda plumaro kaj grizhelaj vintre. Ili havas blankan ventron, helan vizaĝon kun blankaj superokula strio kaj ĉirkaŭokula ringo, longajn verdecajn krurojn kaj longan nigrecan bekon kun griza bazo kaj pinto iomete suprenkurvita. Ili montras blankan kojnon el dorso ĝis vosto dumfluge kaj krurojn ĉe fino. La flugiloj estas tute malhelaj supre. Ili estas iom pli grandaj ol la parenca Ruĝkrura tringo, Tringa totanus.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktas en truo ĉe seka grundo kovrita el herberoj ĉe marĉaj areoj; la ino demetas ĉirkaŭ kvar verdoflavecajn ovojn en grunda truo. Ambaŭ gepatroj kovas dum 3 aŭ 4 semajnoj, sed la ino dum iom pli da tempo. La idoj elnestiĝas tuj post eloviĝo kaj eĉ eniras en akvon. La gepatroj zorgas ilin dum unu monato.

Kiel plej granda parto de vadbirdoj, ili manĝas etajn senvertebrulojn, sed ili ankaŭ predas etajn fiŝojn.

La alarma alvoko estas laŭta trisilaba fajfado.

Ili vivas ĝis 12 jarojn.

La griza tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj