Striflugila tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Striflugila tringo
Catoptrophorus semipalmatus edit.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. semipalmata
Tringa semipalmata
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj
  • T. s. semipalmata Orienta striflugila tringo
  • T. s. inornata Okcidenta striflugila tringo
Sinonimoj

Catoptrophus semipalmatus
Totanus semipalmatus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Striflugila tringo, Tringa semipalmata (eksa Catoptrophorus semipalmatus: Pereira & Baker, 2005; Banks et al., 2006), estas granda amerika vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas fortika Skolopedo kaj la plej granda el la tringoj. Tie spli proksima parenco estas la Flavkrura tringo, Tringa flavipes, multe pli malgranda kun malsimila aspekto krom la fajna, hela kaj densa bildo de la kolo, kiujn ambaŭ specioj montras dum breda plumaro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Striflugila tringo estas mezgranda tringo, 33 ĝis 41 cm longa, 215 gr peza kaj kun enverguro de 70 ĝis 80 cm. La ino estas iome pli granda.

Plenkreskuloj havas grizajn krurojn kaj longan, rektan, malhelan kaj fortikan bekon. La korpo estas malhelgriza supre kaj hela sube. La vosto estas blanka kun nigra strio ĉefine. La diferenciga nigroblanka bildo - nigraj larĝaj strioj flugilpinte kaj meze de blankaj larĝaj strioj - de la flugiloj estas komuna vidaĵo en multaj strandoj de Nordameriko kaj nomigas la specion.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • T. s. semipalmata, orienta striflugila tringo
  • T. s. inornata, okcidenta striflugila tringo

Du subspecioj (kiuj povus esti diferencaj specioj) havas tre diferencajn reproduktajn kutimojn kaj teritoriojn. La orienta Striflugila tringo reproduktiĝas en marbordaj salaj marĉoj el Nova Skotio ĝis Meksikio kaj Karibo. Ĝi vintras en atlantika marbordo de Suda Ameriko. La okcidenta Striflugila tringo reproduktiĝas en herbejaj marĉoj kun fluanta akvo de okcidenta Nordameriko. Ĝi vintras en ambaŭ marbordoj, el mezatlantikaj ŝtatoj suden ĝis almenaŭ Brazilo ĉe Atlantiko, kaj el Oregono suden ĝis Peruo ĉe Pacifiko.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Striflugila tringo nestumas surplanke, kutime en tre bone kaŝitaj lokoj de malalta herbaro, ekzemple ĉe strandoj aŭ dunoj, ofte laŭ kolonioj de kelkaj reproduktaj paroj. Se fremdulo alproksimiĝas, kolonianoj persekutas ĝin superflugante malalte, cirkle kaj laŭte kriante ĝis ties malproksimiĝo. Nesto estas eta truo surplanke kovrita de herberoj aŭ konkopecoj. La ino demetas 4 brunverdecajn ovojn ĉirkaŭ aprilo aŭ majo. Kovado daŭras preskaŭ unu monato, ĝi estas farita de la ino, sed la masklo venas kovi nokte kaj riverencas antaŭ anstataŭi inon por plenumi vicon ĉeneste. La idoj ekflugas post tri semajnoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas en kotejoj aŭ neprofundaj akvoj, tuŝoprobante aŭ bekoplukante manĝaĵojn per rigardo. Ili manĝas ĉefe insektojn, krustulojn, krabetojn kaj marvermojn, sed ili manĝas ankaŭ fiŝetojn kaj iom da planta materialo.

Ili vivas ĝis 9 jaroj. Ili estas timidaj kaj ekflugas dum laŭta kantado. Ili ripozas en arboj, sur konstruaĵoj aŭ ĉeakve ekzemple mare. Ili estas solecaj dum reproduktado, sed sociaj alisezone por ripozado, eĉ kun aliaj specioj de birdoj de river- aŭ marbordoj.

La loĝantaro de Striflugila tringo malpliiĝis draste pro tro ĉasado en malfrua 19-a jarcento kaj frua 20a. Poste la loĝantaro iome pliiĝis, sed la specio estas ankoraŭ konsiderata kiel endanĝerita, ĉefe pro konstanta perdo de medio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Banks, Richard C.; Cicero, Carla; Dunn, Jon L.; Kratter, Andrew W.; Rasmussen, Pamela C.; Remsen, J. V. Jr.; Rising, James D. & Stotz, Douglas F. (2006): Forty-seventh Supplement to the American Ornithologists' Union Check-list of North American Birds. Auk 123(3): 926–936. DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[926:FSTTAO]2.0.CO;2 PDF plena teksto
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML resumo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]