Ruĝkrura tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ruĝkrura tringo
Reprodukta plumaro
Reprodukta plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringoj Tringa
Specio: T. totanus
Tringa totanus
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ruĝkrura tringoRuĝkrurulo (Tringa totanus) estas vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj. Ĝi estas tre parenca al eta Brovtringo, Tringa glareola, kaj ankaŭ al Marĉotringo, Tringa stagnatilis (Pereira & Baker, 2005). Tiuj estas grupo de etaj tringoj kiuj havas ruĝajn aŭ ruĝecajn krurojn kaj dum breda plumaro helbrunan dorson kun iom da malhela punktaro kaj estas hela reste kun iom da malhela punktaro ĉe brusto kaj kolo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu estas disvastigita reproduktanta birdo tra tuta Eŭropo kaj norda Azio ĝis norda Ĉinio kaj Manĉurio. Ĝi estas migranta birdo kiu vintras marborde ĉe Mediteraneo, suda Azio kaj ĉe marbordoj de Atlantiko en Eŭropo el Britio suden.

Ĝi estas anstataŭita en la Arkto de la Malhela tringo, Tringa erythropus, kiu havas pli longajn bekojn kaj krurojn kaj estas preskaŭ entute nigra dum reprodukta plumaro kaj tre pala vintre.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura tringo estas mezgranda vadbirdo de ĉirkaŭ 28 cm de longeco, enverguro de 45 al 50 cm kaj pezo de 110 ĝis 155 g la ino kaj la masklo de 85 ĝis 140 g. Ili havas oranĝruĝajn krurojn kaj montras blankajn dorson kaj flugilajn striojn dumfluge. Ili estas malhelbrunaj -ĉefe dorse kaj kape- kaj blankaj sube, sed brunpunktitaj; ili iĝas pli palaj vintre. Se estas sufiĉe brunaj kape, videblas blanka ĉirkaŭokula ringo. Ĝi montras ankaŭ blankan pugan strion. La bekbazo estas ruĝa kaj ties pinto nigra. Junuloj havas grizflavajn krurojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Ruĝkrura tringo nestumas en iu ajn humidejo el malsekaj herbejoj ĝis salaj marĉoj, ofte laŭ grandaj grupoj. Ili demetas 3-5 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 3 semajnoj. Unu tagon post eloviĝo la idoj manĝas ili meme. Foje la gepatroj disprenas la idojn por zorgi, foje la ino foriras unue kaj la masklo restas. Ili estas monogamaj kaj revenas al samaj nestejoj. La masklo ceremonias antaŭ pariĝo.

Ili estas timidaj kaj bruemaj birdoj kiuj alarmas sin per laŭta pepado. Kiel plej granda parto de vadbirdoj, ili manĝas etajn senvertebrulojn per rigardo.

Tiuj palearktaj birdoj vivas ĝis 17 jarojn.

La Ruĝkrura tringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA). Oni ne konsideras la specion minacata; nur en Eŭropo estas ĝis ĉirkaŭ 400,000 paroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]