Marĉotringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Marĉotringo
En vintra plumaro
En vintra plumaro
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringa
Specio: T. stagnatilis
Tringa stagnatilis
(Bechstein, 1803)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Marĉotringo, Tringa stagnatilis, estas malgranda vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi ŝajnas kvazaŭ eta eleganta Griza tringo, Tringa nebularia, kun longa maldikega beko kaj tre longaj flavecaj kruroj. Kiel la Griza tringo, ĝi estas grizbruna dum breda plumaro, pli pala vintre, kaj havas blankan pugon vertikale sur la dorso, tre videbla dumfluge -kune kun blanka vosto- inter resto de dorso kaj flugiloj malhelbrunaj; kruroj sufiĉe elpendas fine. Blankaj strio superokula, fronto, vizaĝo ĉirkaŭbeka kaj ĉirkaŭokula ringo. Ili estas inter 22 kaj 25 cm longaj kaj havas enverguron de 39 ĝis 44 cm.

Tamen, ĝi estas pli parenca kun la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus kaj la Brovtringo, Tringa glareola, (Pereira & Baker, 2005). Kune, ili formas grupon de etaj tringoj kiuj havas ruĝajn aŭ ruĝecajn krurojn kaj laŭ breda plumaro ili estas helbrunaj supre kun kelkaj malhelaj puntoj dorse kaj pli malhelaj ĉe brusto kaj ĉefe ĉe kolo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi reproduktiĝas en malferma herba stepo kaj humida tajgo el plej orienta Eŭropo -Ukrainio- ĝis centra Azio kaj Mongolio. Ĝi estas migranta birdo kun plej granda parto de ekzempleroj vintrantaj en subsahara Afriko kaj Barato kaj malmultaj migrantaj al sudorienta Azio kaj Aŭstralio. Ili preferas vintrumi ĉe humidejoj de fluanta akvo kiel marĉoj kaj lagoj kaj estas plej ofte vidataj solaj aŭ laŭ etaj grupoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili nestumas surplanke, en truo kovrita de folioj aŭ herberoj. La ino demetas 2 ĝis 5 ovojn. Ambaŭ gepatroj kovas dum ĉirkaŭ 3 semajnoj kaj zorgas la idojn.

Tiuj birdoj manĝas per tuŝoprobado en neprofunda akvo aŭ malseka koto. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj similajn etajn predojn.

La Marĉotringo estas vadbirdo protektita de internacia traktato por konservado de afrikeŭraziaj migrantaj akvobirdoj (AEWA).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Hayman, Peter; Marchant, John & Prater, Tony (1986): Shorebirds: an identification guide to the waders of the world. Houghton Mifflin, Boston. ISBN 0-395-60237-8
  • Pereira, Sérgio Luiz & Baker, Alan J. (2005): Multiple Gene Evidence for Parallel Evolution and Retention of Ancestral Morphological States in the Shanks (Charadriiformes: Scolopacidae). Condor 107(3): 514–526. DOI: 10.1650/0010-5422(2005)107[0514:MGEFPE]2.0.CO;2 HTML abstract

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]