Granda flavkrura tringo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Granda flavkrura tringo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Tringa
Specio: T. melanoleuca
Tringa melanoleuca
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj

Totanus melanoleucus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Granda flavkrura tringo, Tringa melanoleuca, estas granda amerika vadbirdo de la granda familio de Skolopedoj, la tipaj vadbirdoj, kaj la ordo de Ĥaradrioformaj, aspektosimila al pli malgranda Flavkrura tringo, Tringa flavipes. Ties plej proksima parenco tamen estas la Griza tringo, Tringa nebularia, kun kiu kaj kun la Malhela tringo, Tringa erythropus ĝi formas unuecan grupon. Tiuj tri specioj montras ĉiujn bazajn kolorojn de kruroj kaj piedoj de tringoj, pruvante, ke tiu karaktero estas parafiletika (Pereira & Baker, 2005). Tiuj tri specioj estas ankaŭ la plej grandaj tringoj krom la Striflugila tringo, Tringa semipalmata - eksa Catoptrophorus semipalmatus, kiu estas entute pli fortika.

La Granda flavkrura tringo kaj la Griza tringo kunhavas similan malmildan, malhelan kaj preskaŭ krispan brustan bildon kaj multan nigron ĉe ŝultro kaj dorso en breda plumaro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta medio estas marĉoj en regionoj de tajgo en suda kaj centra Kanado kaj suda Alasko. Tiu birdo migras al usonaj marbordoj de Atlantiko kaj Pacifiko oceanoj kaj de tie suden al la tuta Suda Ameriko ĝis Fuegio. Ili estas tre raraj vaguloj al okcidenta Eŭropo (Belgio, Danio, Francio, Norvegio kaj Hispanio).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

1891
Ilustraĵo de 1891

Plenkreskuloj havas longajn flavegajn krurojn kaj longan, maldikan, malhelan bekon kiu havas ioman suprenkuvitan kaj pli nigran pinton kaj kiu estas pli longa ol la kapo. La korpo estas malhelgriza supre kaj blanka sube; la kolo kaj brusto estas striitaj el malhela grizo. Blanka strio superokula kaj ĉirkaŭokula ringo. La pugo kaj vosto estas blankaj, sed tiu lasta montras fajnajn nigrajn striojn horizontalajn. La flugiloj montriĝas malhelaj dumfluge. Ĝi estas el 29 ĝis 40 cm longaj kaj pezas el 111 ĝis 250 g.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La maskloj ludas pariĝadajn ceremoniojn. Ili konstruas neston ĉeplanke, kutime en bone kaŝita loko apud akvo kaj pinaroj kaj kie estu muskoj kaj likenoj. La ino demetas 3 ĝis 4 ovojn. Kovado daŭras ĉirkaŭ 23 tagojn. La idoj elnestiĝas unu tagon post eloviĝo kaj forlasas la nestan apudecon post 2 tagoj. La paro daŭras unu reproduktan sezonon.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj manĝas en neprofundaj akvoj foje uzante siajn bekojn por kirli la akvon. Ili manĝas ĉefe insektojn kaj etajn fiŝojn, krustulojn kaj marajn vermojn. Ili piediras tre svelte.

La voĉo de tiu birdo estas pli akra ol tiu de la Flavkrura tringo, Tringa flavipes.

Foje ili estas solecaj aŭ aperas en malgrandaj grupoj familiaj, sed foje aperas en pli multnombraj grupoj kune kun ekzempleroj de Flavkrura tringo, Tringa flavipes, kun kiuj ili estas facile konfuzeblaj, sed la Granda flavkrura tringo estas pli granda kaj havas pli longan bekon kun iome suprenkurvita pinto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]