Filipina skolopo

El Vikipedio
(Alidirektita el Bukidna skolopo)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Filipina skolopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Skolopoj Scolopax
Specio: S. bukidnonensis
Konserva statuso
{{{image_width}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Dunoma nomo
Scolopax bukidnonensis
Kennedy, Fisher, Harrap, Diesmos & Manamtam, 2001
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Filipina skolopoBukidna skolopo, Scolopax bukidnonensis, estas hindomalaja mezgranda vadbirdo de la genro Scolopax, familio de Skolopedoj, kiun nomigas la genro, kaj ordo de Ĥaradrioformaj, karakterizita de longa mallarĝa beko kaj kamufla malhelbruna plumaro.

Ĝi estis priskribita kiel nova scienca specio nur tiom malfrue kiom 2001; kvankam la unuaj ekzempleroj estis kolektitaj jam en la 1960aj jaroj, tiuj estis dekomence misidentigitaj kiel ekzempleroj de Eŭrazia skolopo. Nur kiam la birdo estis unuafoje aŭdata en 1993 kaj novaj ekzempleroj estis atingitaj en 1995, oni komprenis, ke temas pri tute nova specio.

Tiu specio loĝas nur ĉe montaraj arbaroj de insuloj Mindanao kaj Luzono en la Filipinoj. Ties medio estas tute malproksima kaj malfacile atingebla kaj taŭgas nek por homa loĝado nek por terkulturado, kio kompreneble favoras la specion.

Malmulto estas konata pri la specio kaj ties vivo en libero, sed oni scias ion pri flugaj parigadaj ceremonioj similaj al tiuj de aliaj specioj de la sama genro.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referenco

  • A new species of woodcock from the Philippines and a re-evaluation of other Asian/Papuasian woodcock Forktail 17 Pg 1-12, R.S. Kennedy, T.H. Fisher, S.C B. Harrap, A.C. Diesmos kaj A. S. Manamtam (2001)

[redakti] Ekstera ligo

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj