Mindanao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Mindanao
Insularo Mindanao ene de la Filipinoj
Insularo Mindanao ene de la Filipinoj
Situo Pacifika oceano
Insularo Filipinoj
Geografia situo 7° 33′ N, 124° 56′ O7.5438888888889124.940555555562954Koordinatoj: 7° 33′ N, 124° 56′ O
Mindanao (Filipinoj)
DEC
Mindanao
Areo 94 630 km²
Plej alta loko Monto Apo
2 954 m
Loĝantaro 14 100 000
149 loĝ./km²
Ĉefa loko Davao
Fiŝistoj ĉe Mindanao
Fiŝistoj ĉe Mindanao
v  d  r
Information icon.svg
insularoj de la Filipinoj
fiŝistoj proksime de Mindanao

Mindanao estas kaj la dua plej granda insulo de la Filipinoj kaj ties plej suda insularo ĉirkaŭ tiu ĉefa insulo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La insulo Mindanao kaj la samnoma insularo ĉirkaŭ la ĉefa insulo situas inter la Sulua Maro okcidente kaj la Filipina Maro oriente. Kune kun la du pli nordaj insularoj Bisajoj kaj Luzono (ĉirkaŭ la ĉefa insulo Luzono), la insularo Mindanao konsistigas la insularan ŝtaton Filipinoj.

Biogeografie la insulo apartenas al la sundalanda-filipina ekoprovinco de la orientalisa ekozono, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF).

Insulo Mindanao[redakti | redakti fonton]

La insulo Mindanao havas aeron de 95.581 km² kaj post la insulo Luzono estas la dua plej granda insulo de la Filipinoj. Kune tiuj du ĉefaj insuloj konsistigas du trionojn de la suma grunda areo de la ŝtato kaj sur ili vivas pli ol 70 procentaĵoj de la ŝtata loĝantaro. Sole la insulo Mindanao havas pli ol 14 milionojn da loĝantoj.

Administra ĉefurbo kaj plej granda loĝloko de la insulo estas la urbo Davao - laŭ areo unu el la plej grandaj urboj surtere. La plej alta punkto de la insulo estas la Monto Apo sude de la urbo Davao, kiu altas 2.954 metrojn kaj estas la plej alta monto de la Filipinoj. Sur Mindanao krome inter alie ankaŭ situas la monto Sumagaja.

Insularo Mindanao[redakti | redakti fonton]

Al la samnoma insularo Mindanao apartenas la sekvaj insuloj kaj pli etaj insularoj:

Provincoj[redakti | redakti fonton]

urbo Zamboanga

Mindanao estas dividita en kvin regionojn, kaj tiuj dividiĝas en provincojn:

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1976 en la urbo Butuan oni trovis 600 jarojn aĝaj restoj de grandaj boatoj nomataj Balanghai, taŭgaj por oceanaj vojaĝoj. Pliaj arkeologiaj elfosoj ankaŭ videbligis restaĵojn de granda haveno el la epoko antaŭ la hispana koloniiĝo de la insulo, skeletojn kaj valorajn dekoraĵojn, metitajn en tombojn. Laŭ tiuj trovoj oni supozas ke Butuan estas la plej malnova fortikita loĝloko sur la Filipinoj.

En la 14-a jarcento la islamo ekdisvastiĝis inter la loĝantoj de la insulo, komence inter tiuj de la suda parto. La Sultanejo de Suluo fondiĝis en 1450 kaj ekzistis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. La Sultanejo de Magindanao ĉirkaŭ la jaro 1690 havis sian plej floran epokon.

Sume la historio de Mindanao samkiel la tuta insularo de la Filipinoj estas signita de multaj ŝanĝoj kaj diversaj koloniecaj statoj. Post pluraj jarcentoj de hispana regado la insulo post la hispana-usona milito fine de la 19-a jarcento iĝis regata de Usono. La insulo Mindanao tiutempe estis ankoraŭ relative maldense loĝata, sed pro siaj naturaj krudmatieraloj estis ekonomie tre interesa. Por akiri la kontrolon pri la tiutempe ekzistantaj sultanejoj Suluo kaj Magindanao, komenciĝis longaj konfliktoj pri rajtoj je terposedo kaj krudmaterialoj, fakte oni pli kaj pli senproprietigis la lokan loĝantaron. Krome la centra registaro en Manilo deklaris ĉiun deklaron pri terposedo fare de la regantaj sultanoj nevalida dokumento.

La centra registaro en Manilo ekde la 1920-aj jaroj subtenis la sisteman setladon de kristanoj el la nordaj insularoj Luzono kaj Bisajoj en Mindanao. Tiel la islamanoj ankaŭ en la sudo de Mindanao iĝis malplimulto, kaj kreskis konfliktoj inter la kristanaj setlistoj kaj la lokaj islamanoj. Ekde la 1970-aj jaroj ardis armita batalo de lokaj armitaj ribeluloj kontraŭ la centra registaro en Manilo, komence nome de la Moroa Nacia Liberiga Fronto (MNLF), pli poste ankaŭ nome de plia ribelaj grupoj. La konflikto ĝis la nuntempe estas nefinita, kvankam ekde la jaro 1990 ekzistas Aŭtonoma Regiono Islama Mindanao, instalita fare de la centra registaro en Manilo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Sur Mindanao plejparte parolatas la cebua lingvo kaj la lingvoj Ĉabakano, Tausug, Magindanao, Bisaja kaj Hiligajnon.