Zamboanga
| Zamboanga | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Lando | Filipinoj | |
| Poŝtkodo | 7000 | |
| Telefona antaŭkodo | 62 | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 843.201 2010 | |
| Geografio | ||
|
|
06°52′00″N 122°04′00″O / 6.866667°N, 122.066667°OKoordinatoj: 06°52′00″N 122°04′00″O / 6.866667°N, 122.066667°O | |
| Alto | 0-6 m | |
| Areo | 1483 km² | |
| Horzono | UTC+8 | |
Zamboanga (pli longe kaj pli precize Zamboangaurbo) estas metropolo, grava havenurbo kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Mindanao. La loknomo signifas: ĝardeno. Ĝi estas la sesa plej granda urbo de la lando kaj ĉefepiskopejo de 1958.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Zamboanga situas sur sudokcidenta parto de la insulo sur duoninsulo (same nomata Zamboanga), kie estas apartenaĵo de 11 insuletoj. Manilo troviĝas 850 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko estis loĝata jam dum la ŝtonepoko. Hispanoj fondis garnizonon en 1635 kaj por defendi la lokon ili konstruis fortikaĵon kontraŭ piratoj. En 1899 la urbo estis ĉefurbo de la loka provizora respubliko, poste Filipinoj estis apartenaĵo de Usono. Ekde 1936 Zamboanga estas urbo. Dum la 2-a mondmilito la japanoj havis la tutan insularon.
Trafiko [redakti]
Zamboanga havas gravajn internaciajn flughavenon kaj havenon. En la urbo aŭtobusoj kaj pli malgrandaj veturiloj liveras la pasaĝerojn.
Klimato [redakti]
En Zamboanga konstante la temperaturo varias inter 25-31'. Jare pluvas po 1191 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-novembro.
Vidindaĵoj [redakti]
- katedralo de 1810
- romkatolika preĝejo de 1863
- moskeo
- fortikaĵo de 1635, en 1718 pligrandigita
- muzeo en la fortikaĵo
- plaĝo
- parkoj
- urbodomo de 1907