Trece Martires

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trece Martires
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 4109
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 210 503  (2020) [+]
Loĝdenso 5 384 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 17′ N, 120° 52′ O (mapo)14.283333333333120.86666666667Koordinatoj: 14° 17′ N, 120° 52′ O (mapo) [+]
Alto 123 m [+]
Areo 39,1 km² (3 910 ha) [+]
Horzono Norma Horzono de Filipinoj [+]
Trece Martires (Filipinoj)
Trece Martires (Filipinoj)
DEC
Trece Martires
Trece Martires
Situo de Trece Martires

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Trece Martires [+]
vdr

Trece Martires [trese martires] - tagaloge Lungsod ng Trece Martires - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en provinco Kavito. La loknomo signifas: dek tri martiroj.

Iama provinca sidejo en Trece Martires

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Trece Martires kuŝas sur ebenaĵo kaj deklivoj [1]. General Trias troviĝas nur 8, Dasmariñas 9, Tanza 13, laŭjure provinca ĉefurbo Imuso 18, iama provinca ĉefurbo Kaviturbo 22, Manilo 36, Kezonurbo 51 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Trece Martires komence estis agrikultura parto kun bienoj de la municipo Tanza laŭ tiama nomo Quinta aŭ Quintana. Trece Martires urbiĝis en 1954, samtempe Kaviturbo transdonis la ĉefurban statuson al Trece Martires. Ekde 1977 jam Imuso estas la provinca sidloko, tamen Trece Martires daŭre aranĝas oficojn de la provinca registaro. Tiel Trece Martires estas fakta ĉefurbo de la provinco.

Urbodomo en Trece Martires
Vendejego en Trece Martires

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Trece Martires komence estis agrikultura komunumo, oni okupiĝis pri sukerkanoj kaj brutoj. En la dua duono de la 20-a jarcento jam la industrio kaj komerco tiris la ekonomion. Tiutempe venis laborfortoj eĉ el Manilo.

Eklezioj kaj eduko[redakti | redakti fonton]

En Trece Martires vivas romkatolikoj plejparte. En la urbego funkcias kampuso kaj kolegioj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Trece Martires kruciĝas du gravaj vojo el sudo-nordo kaj oriento-okcidento.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Trece Martires estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2068 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-novembro estas la pluva sezono kun pli oftaj pluvoj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, tio varias inter 22-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Monumento en Trece Martires
Preĝejo en Trece Martires

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans