Gingoog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gingoog
component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 9014
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136 698  (2020) [+]
Loĝdenso 240 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 8° 49′ N, 125° 6′ O (mapo)8.8166666666667125.1Koordinatoj: 8° 49′ N, 125° 6′ O (mapo) [+]
Alto 476 m [+]
Areo 568,44 km² (56 844 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Gingoog (Filipinoj)
Gingoog (Filipinoj)
DEC
Gingoog
Gingoog
Situo de Gingoog

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gingoog [+]
vdr

Gingoog,Hingoog - tagaloge Lungsod ng Gingoog - estas kvinaklasa komponenta urbego en Filipinoj, en insulo Mindanao, en regiono Norda Mindanao, en provinco Orienta Misamiso. Gingoog havas 79 distriktojn. La esprimo Gingoog origine venis de la vorto "Hingoog" el la loka loingvo, kiu signifas: "bonŝanco".

Vojo en Gingoog

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gingoog situas en norda parto de la insulo laŭ la marbordo dorse al monto Balatukan, kiu estas Nacia Parko [1]. Butuan troviĝas 49, regiona kaj provinca ĉefurbo Cagayan de Oro 69, Dabao 204, Cebuurbo 211, General Santos 302, Legazpi (Albajo) 503, Puerto Princesa 706, ĉefurbo Manilo 782,Kezonurbo 786 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Hispanaj misiistoj fondis la komunumon en 1750 (tiam la unua fondita komunumo en tiu provinco). Post la hispana dominado sekvis regado de Usono en la unua parto de 20-a jarcento, inter 1942-1945 la japanoj. En 1908 Gingoog ricevis signifan statuson, en 1960 ĝi ricevis la titolon sendependa komponenta urbo kaj en la malfruaj 1990-aj jaroj ĝi atingis la internacian kriterion urbego (pli granda, ol cent mil).

Vojo en Gingoog

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Gingoog estas atingebla voje laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke, krome kuras vojo al interno de la insulo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Gingoog situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 2875 mm. En ĉiuj monatoj ofte pluvas. La averaĝa jara temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Nacia parko situas proksime.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans