Isulan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isulan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 9805
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 490  (2020) [+]
Loĝdenso 180 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 6° 38′ N, 124° 36′ O (mapo)6.6333333333333124.6Koordinatoj: 6° 38′ N, 124° 36′ O (mapo) [+]
Alto 65 m [+]
Areo 541,25 km² (54 125 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Isulan (Filipinoj)
Isulan (Filipinoj)
DEC
Isulan
Isulan
Situo de Isulan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Isulan [+]
vdr

Isulan - tagaloge Bayan ng Isulan - estas urbo (municipo) en Filipinoj, en la insulo Mindanao, en regiono SOCCSKSARGEN, kie estas ĉefurbo de la provinco Sultan-Kudarato. Isulan administre konsistas el 17 distriktoj. La loknomo devenis de iama instigvorto "ili estas tie, antaŭen" aŭ pli klare "progreso".

Malnova provinca domo de Isulan

Geografio[redakti | redakti fonton]

Isulan situas en suda parto de la insulo sen marbordo[1]. Regiona ĉefurbo Koronadalo troviĝas 31, Midsayap 62, Kidapavan 68, Kotabato (urbo) 75, Digos 84, General Santos 86, Dabao 119, Zamboanga 281, Cebuurbo 415, ĉefurbo Manilo 968, Kezonurbo 974, Tuguegarao 1260 kilometrojn (aere) [2].

Vido en Isulan

Historio[redakti | redakti fonton]

La nunaj teritorioj de Isulan antaŭe apartenis al la municipoj Koronadalo kaj aliaj municipoj. La memstara municipo estis fondita en 1947. La ĉefurba statuso de Sultan-Kudarato okazis en 1973. En la 2010-aj jaroj kelkaj bombatakoj okazis supozeble fare de islamanoj.

Eduko[redakti | redakti fonton]

En Isulan funkcias kampuso de la provinca universitato.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Isulan trairas la ĉefvojo inter Kotabato-General Santos, kiun krucas same signifa vojo inter la okcidenta marbordo kaj Kidapavan.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Isulan estas klasifikita kiel tropika klimato. Jare pluvas averaĝe po 1437 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo kaj novembro. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vendejego en Isulan

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans