Cauayan (Okcidenta Negroso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cauayan
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 6112
Demografio
Loĝantaro 108 480  (2020) [+]
Loĝdenso 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 58′ N, 122° 37′ O (mapo)9.9666666666667122.61666666667Koordinatoj: 9° 58′ N, 122° 37′ O (mapo) [+]
Alto 63 m [+]
Areo 520 km² (52 000 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Cauayan (Filipinoj)
Cauayan (Filipinoj)
DEC
Cauayan
Cauayan
Situo de Cauayan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cauayan, Negros Occidental [+]
vdr

Cauayan, - tagaloge Bayan ng Cauayan - estas kvinaklasa urbego en Filipinoj, en insulo Negroso, en regiono Okcidentaj Bisajoj, en provinco Okcidenta Negroso. Cauayan administras resume 25 distriktojn.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cauayan situas en sudokcidenta parto de la insulo sur ebenaĵo kaj deklivoj laŭ la maro kun sablaj bordoj. Ankaŭ kelkaj malgrandaj insuloj kaj rifoj apartenas al la menciitaj administraj distriktoj [1]. Kabankalan troviĝas 21, Bago (Filipinoj) 67, regiona ĉefurbo Iloilo (urbo) 80, provinca ĉefurbo Bacolod 84, Silay 100, Dumaguete 106, Cadiz (Filipinoj) 132, Cebuurbo 146, Calbayog 317, Legazpio (Albajo) 374, ĉefurbo Manilo 543, Kezonurbo 551 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko komence nomadaj indiĝenoj ĉasadis. En 1822 oni fondis vilaĝon kaj por la hispanoj ĝi ne estis grava loko. Tio ŝanĝiĝis, kiam usonanoj venis en 1904. La tribunalo translokiĝis al Cauayan kaj tio favoris disvolviĝon. Al la indiĝenoj estis instruitaj modernaj manieroj kultivi kultivaĵojn. Lernejoj, vojoj kaj pontoj estis konstruitaj. Eĉ la japana okupado (1842-1845) ne povis interrompi la disvolviĝon de la urbo, spite tion, ke rezista movado etendiĝis en la monta-arbara teritorio. Cauayan atingis la internacian klasifikadon grandurbo en la fruaj 2010-aj jaroj (laŭ filipina klasifikado ĝi ne estas urbo, nur municipo). Estonta motoro de la evoluo estos la mara fremdultrafiko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Cauayan estas fiŝkaptista urbego, lastatempe jam ankaŭ turisma celloko pro la plaĝoj kun feriejoj. Ĉe la rifoj estas videblaj la korala vivo. La ĉefa agrikultura produktaĵo estas la sukerkanoj.

Religio, eduko kaj lingvo[redakti | redakti fonton]

Plimulto de la loĝantoj estas katolikoj. La urbego gastigas kampuson ekde 1989 kaj kolegiojn. En Cauayan la loĝantoj parolas precipe hiligajnone, cebue, tagaloge.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cauayan estas alirebla laŭ la marborda vojo ambaŭflanke, krome estas flankovojo al interno de la insulo. En la urbo tricikloj trafikas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Cauayan situas en la tropika klimato. Jare pluvas po 1486 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo kaj novembro pli ofte pluvas. La averaĝa temperaturo varias inter 24-30 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]