Ormoc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ormoc
independent component city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 6541
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 230 998  (2020) [+]
Loĝdenso 376 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 11° 1′ N, 124° 36′ O (mapo)11.010555555556124.6075Koordinatoj: 11° 1′ N, 124° 36′ O (mapo) [+]
Alto 234 m [+]
Areo 613,6 km² (61 360 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Ormoc (Filipinoj)
Ormoc (Filipinoj)
DEC
Ormoc
Ormoc
Situo de Ormoc

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ormoc [+]
vdr

Ormoc, [ormok] - tagaloge Lungsod ng Ormoc - estas kvaraklasa universitata urbego, ankaŭ sendependa komponenturbo en Filipinoj, en insulo Lejteo, en regiono Orientaj Bisajoj, en Provinco Lejteo. La loknomo estas derivita de ogmok el indiĝena lingvo signifanta "malaltebenaĵo".

Haveno de Ormoc

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ormoc situas laŭ golfo sur ebenaĵo, tamen rande jam montoj komenciĝas [1]. Regiona administra centro Taklobano troviĝas 48, Cebuurbo 108, Iloilo (urbo) 225, Bacolod 321, ĉefurbo Manilo 559, Kezonurbo 560 kilometrojn (aere) [2].

Historio[redakti | redakti fonton]

Vojo en Ormoc

Ormoc estis fondita en 1834. Post la hispana erao dominado de Usono daŭris ĝis 1946, sed la japanoj havis la areon inter 1942-1945. Ormoc atingis la urban rangon en 1947, la internacian klasifikadon grandurbo en la malfruaj 1970-aj jaroj. En 1991 inundo okazis. Oni registris 4,922 mortojn, 3,000 mankantajn personojn, 14,000 detruitajn domojn. Neniu el la 3,000 mankantaj personoj iam estis trovitaj. La kontraŭleĝa arbodehakado kaŭzis la inundon. En 2006 granda fajro okazis ĉe butiko.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ormoc estas la ekonomia, kultura kaj komerca cemtro de okcidenta Lejteo. La ekonomia bazo de Ormoc estas bona miksaĵo de agrikulturo, fiŝkaptado, industrio, turismo, kaj komercaj servoj. Sukerkanoj, rizoj kaj ananasoj estas la ĉefa produkto de la agrikultura sektoro.

Religio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa preĝejo en Ormoc

Plimulto de la loĝantoj estas romkatolikoj, ekzistas ankaŭ islama malplimulto.

Eduko[redakti | redakti fonton]

Ormoc estas instrua centro por okcidenta Lejteo, kie kampuso kaj kelkaj kolegioj funkcias. Krome ekzistas ĉina lernejo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ormoc estas alirebla laŭ la traira marborda vojo, krome estas alia vojo al interno de la insulo. La urbego havas flughavenon kaj maran havenon. Enurbe busoj trafikas.

Strato en Ormoc
Buso en Ormoc

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ormoc situas en la ekvatora klimato kun efiko de musono. Jare falas po 1598 mm. Inter majo kaj decembro daŭras la pluva sezono. La averaĝa temperaturo varias inter 24-29 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans